Carl Schmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Schmitt
Persona informo
Carl Schmitt
Naskiĝo 12-an de julio 1888 (1888-07-12)
en Plettenberg
Morto 7-an de aprilo 1985 (1985-04-07) (96-jaraĝa)
en Plettenberg
Tombo Plettenberg vd
Religio katolikismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato • Universitato de Berlino • Universitato de Strasburgo vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Familio
Gefratoj Auguste Schmitt vd
Edz(in)o Pavla Dorotić • Duška Schmitt vd
Infanoj Anima Schmitt de Otero vd
Profesio
Alia nomo Johannes Negelinus vd
Okupo juristo • geopolitikisto • politikisto vd
Laborkampo politika teologiokonstitucia juro vd
Aktiva en Berlino vd
Doktoreca konsilisto Fritz van Calker vd
Verkado
Verkoj The Concept of the Political ❦
Land und Meer vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Schmitt (ankaŭ Carl Schmitt-Dorotic; naskiĝis la 11-an de julio 1888 en Plettenberg, mortis la 7-an de aprilo 1985 samloke) estis germana ŝtata juristo kaj politika filozofo, kiu funkcis politike dum la Vajmara Respubliko, Nazia Germanio kaj poste.

Schmitt konsideris la kampon de politiko kiel konstanta lukto, en kiu la fortaj venkas kaj tial, malaprobis liberalismon, kaj laŭdis la diktatorecon. En la fruaj jaroj de la Tria Regno, Schmitt estis inter la gvidaj juristoj kiuj laboris en la servo de Adolf Hitler, kvankam poste li estis forlasita.

La ideoj de Schmitt ricevis la atenton de filozofoj kaj politikaj teoriuloj, inkluzive de Walter Benjamin, Leo Strauss, Jacques Derrida, Giorgio Agamben, Slavoj Žižek, Alain Badiou, Jacob Taubes, Chantal Mouffe, Hannah Arendt, Susan Buck-Morss, Waldemar Gurian, Carlo Galli, Jaime Guzmán, Jürgen Habermas, Friedrich Hayek, Reinhart Koselleck, Antonio Negri, kaj Paul Gottfried, inter aliaj.

Kvankam liaj ideoj kaj pensoj estas konsideritaj kontestataj pro lia subteno por Naziismo, tamen multaj pensuloj korespondis kun liaj ideoj pro la teoria komplekseco kaj dilemoj levitaj per tiu penso koncerne la demandon de kiu estas la suvereno, lia koncepto de la politiko kaj de stato de krizo en la lando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schmitt frekventis la katolikan elementan lernejon en Plettenberg, de 1900 la humanisman gimnazion en Attendorn. Post bonega trapaso de la abiturienta ekzameno kaj studo de jursciencoj en Berlin (1907), Munkeno (1907/08) kaj Strasburgo (ekde la vintra semestro 1908/09) li doktoriĝis Strasburge ĉe Fritz van Calker post defendo de al kriminala juro rilatanta tezo Über Schuld und Schuldarten. Deĵorinte tribunalreferendarie (tribunalo de unua instanco je Lobberich; ekde 1911 ĉe la Supera landa juĝejo duseldorfa) li ekzameniĝis en 1915 pri asesoreco.

De februaro 1915 ĝis julio 1919 li estis kiel soldato kaj asesoro en la Armea administrado ĉe la Vica generalkomandejo de la Unua armekorpuso en Munkeno; tion interrompis eta forpermeso por la daŭro de la habilitiĝprocedo. Poste Schmitt estis docento ĉe la Komerca altlernejo munkena partoprenonte en 1919/20 ĉe la prelego kaj la pordocenta seminario de Max Weber. Dum la vintra semestro 1921/22 li estis orda profesoro en Greifswald kaj de la sekva somera (1922) li troviĝis ĉe la Bonna universitato: tie li la sekvintajn jarojn ellaboris sian konstitucian teorion kaj gajnis valorajn akademiajn disĉiplojn (i. a. Ernst Forsthoff, Ernst Friesenhahn, Ernst Rudolf Huber, Otto Kirchheimer, Werner Weber). En 1928 Schmitt deĵoris ĉe la Komerca altlernejo berlina, en 1933 en Kolonjo kaj ekde aŭtuno 1933 ĉe la Berlina universitato; vokojn al Munkeno, Lepsiko kaj Heidelberg li ne sekvis.

En sia ŝtatfilozofia habilitiĝlaboraĵo Der Wert des Staates und die Bedeutung des Einzelnen (1914) li klare diferencis potencon de juro: por li ŝtato legitimiĝas danke al la tasko realigi juron kaj doni al a unuopuloj juran signifon. Ĉe Die Diktatur, Von den Anfängen des modernen Souveränitätsgedankens bis zum proletarischen Klassenkampf (1921) Schmitt konstatis tendecon disde komisia al suverena diktaturo kaj pretecon de modernaj konstitucioj jesi diktaturan evoluon. Sub la titolo Politische Theologie (1922) li ellaboris - laŭ la modelo de la Katolika Eklezio (Römischer Katholizismus und politische Form, 1923) – sian doktrinon pri suvereneco: nome, la povo decidi en tikla/eksterordinara momento. Li taksis la liberalan parlamentismon spirite devancita, nefunkcianta kaj malmoderna maniero de havigi politikajn decidojn (Die geistesgeschichtliche Lage des heutigen Parlamentarismus, 1923). En multaj publikaĵoj li kritike komentis la Traktaton de Versajlo kaj la liberalismajn erojn de la vajmara konstitucio.

En sia ĉefverko Verfassungslehre (1928) li akurate dividis liberalismon de demokratio liverante preparante la baldaŭ poste sekvintan forigon de liberalaj/jurŝtataj elementoj. De 1930 ĝis 1933 li apogis la vajmaran prezidantan sistemon (Der Hüter der Verfassung, 1931) laborante por la Regna registaro kie ekspertizisto, advokato kaj konsilisto. Liajn konvinkojn li formulis en 1927/32 en la verŝajne plej konata programskribaĵo Der Begriff des Politischen precizege: Die spezifisch politische Unterscheidung [...] ist die Unterscheidung von Freund und Feind.[1]

Kvankam antaŭ 1933 li ne volis potenctransdono al Adolf Hitler li tuj post la reĝimŝanĝo adaptiĝis al la novaj kondiĉoj kaj fariĝis membro de NSDAP en la 1.5.1933. Li engaĝiĝis multloke en la nacisocialisma konformigado rilate al justico. Li eĉ deklaris justa la NS-reĝimon ŝtatteorie (Staat, Bewegung, Volk, 1933), konstitucihistorie (Staatsgefüge und Zusammenbruch des zweiten Reiches, 1934), jurfilozofie (Über die drei Arten des rechtswissenschaftlichen Denkens, 1934) kaj internacijure (NS und Völkerrecht, 1934). En eseetoj li defendis la nececon de la murdoj de je la 30.6.1934 (Der Führer schützt das Recht, 1934), la nurenbergajn leĝojn (Die Verfassung der Freiheit, 1935) kaj antisemitismon (Die deutsche Rechtswissenschaft im Kampf gegen den jüdischen Geist, 1936).

Tamen li perdis fine de 1936 (pro iniciato de konkurantaj juristoj kiel Otto Koellreutter, Reinhard Höhn kaj Karl August Eckhardt) siajn partiajn kaj honorajn taskojn post atakoj en la SS-organo "Schwarzes Korps". Rajtis li nur esti universitata profesoro kaj portanto de la titolo Preußischer Staatsrat. Tian ŝokon li implicite reflektis en 1938 en libro pri Thomas Hobbes (Der Leviathan in der Staatslehre des Thomas Hobbes, 1938). La sekvintajn jarojn li pli okupiĝis pri jurhistoriaj kaj internacijuraj temoj, sen neglekti jesi la militon, la ideon de etendiĝspaco por la germana popolo kaj la absolutan intervenmalpermeso por neeŭropaj ŝtatoj (Völkerrechtliche Großraumordnung, 1939/41).

Perdinte sian katedron en 1945, li estis en malliberejo inter la 26.9.1945 kaj la 10.10.1946, denove en la 19.3.1947. Kadre de la Nurenbergaj procesoj oni priesplore demandis lin. En la 6.5.1947 li estis liberigita sen akuziĝo.

En 1950 aperis la internacijura verkego Der Nomos der Erde im Völkerrecht des Ius Publicum Europaeum“ (kvara eldono 1997). Malbonfamigite pro sia rolo en Nazia Germanio, li en la postmilita Germanujo sukcese estigis novajn kontaktojn skol-kreantajn. La direkto-kverelo en la Vajmara ŝtatjurscienco estis kontinuigata post 1949 kiel kverelo inter Schmitt-disĉiploj (E. Forsthoff, W. Weber, R. Schnur, E.-W. Böckenförde) kaj lernintoj de Rudolf Smends. Schmitt flegis ĝis multaĝo ampleksan leterinterŝanĝon kaj prelegadon. Lia verko Theorie des Partisanen, Zwischenbemerkung zum Begriff des Politischen (1963) priskribis la milithistorian ŝanĝon de partizano: de naciema rezistanto al la mondrevolucia teroristo. Lia lasta monografio Politische Theologie II, Die Legende von der Erledigung jeder politischen Theologie (1970) denove alportis religiajn motivojn.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Lia aŭtoritata ŝatismo influadis internacie, antaŭ ĉio en Italujo kaj Hispanujo faŝismaj kaj ĝis Suda Ameriko. Liaj sistemaj pensoj pri la religiaj kaj teologiaj kiel ankaŭ spirithistoriaj antaŭkondiĉoj de politikaj konstitucioj unuflanke, kaj ties eksterjura povofondamentoj aliaflanke interesas nuntempe dum tutmondiĝo kaj la modo krei supernaciajn komunumojn. Ĉikuntekstaj temoj tuŝitaj de Schmitt estas la historio de parlamentismo, de liberalismo kaj de la sekulara konstituciŝato. Multaj terminoj kreitaj de li (kaj ofte nur laŭbezone elektitaj)e troviĝas ĉe multaj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Preußischer Staatsrat (1933–45)
  • membro ĉe Akademie für Deutsches Recht (1933–36)
  • estro de Regna fakgrupo universitatprofesora ene de la ligo Bund Nationalsozialistischer Deutscher Juristen (BNSDJ) (1933–36)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gesetz u. Urteil, 1912
  • Pol. Romantik, 1919
  • Die Kernfrage d. Völkerbundes, 1926
  • Hugo Preuss, Sein Staatsbegriff u. seine Stellung in d. dt. Staatsrechtslehre, 1930
  • Legalität u. Legitimität, 1932
  • Positionen u. Begriffe, Im Kampf mit Weimar – Genf – Versailles, 1923–1939, 1940
  • Ex Captivitate Salus, 1950
  • Glossarium, Aufzeichnungen aus d. J. 1947-1951, 1991
  • Staat, Großraum, Nomos, eldonis G. Maschke, 1995
  • Ernst Jünger – C. S., Briefwechsel 1930-1983, eldonis H. Kiesel, 1999
  • Tagebücher 1912-1915, eldonis E. Hüsmert, 2003
  • Frieden oder Pazifismus?, eldonis G. Maschke, 2005

eldonistece[redakti | redakti fonton]

  • serio "Der deutsche Staat der Gegenwart"
  • DJZ, 1934-36

Fonto[redakti | redakti fonton]

Mehring, Reinhard, "Schmitt, Carl" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 23 (2007), p. 236-238

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundamente politika decido estas tia inter amiko kaj malamiko.