Carl Leberecht Immermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Leberecht Immermann
Persona informo
Karl Lebrecht Immermann
Naskiĝo 24-an de aprilo 1796 (1796-04-24)
en Magdeburgo
Morto 25-an de aŭgusto 1840 (1840-08-25) (44-jaraĝa)
en Duseldorfo
Tombo Duseldorfo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Familio
Gefratoj Ferdinand Immermann vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • poeto-juristo • juĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carl Leberecht Immermann, gravuraĵo de Franz Xaver Stöber, laŭ desegno de Carl Friedrich Lessing

Carl Leberecht Immermann (* 24-an de aprilo 1796 en Magdeburgo; † 25-an de aŭgusto 1840 en Duseldorfo) estis germana verkisto, lirikisto kaj dramisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Thal von Ronceval. 1819, tragedio
  • Die Prinzen von Syracus. 1821, komedio
  • Der neue Pygmalion. 1825, rakonto
  • Das Trauerspiel im Tyrol. 1827
  • Die Verkleidungen [1828], komedio
  • Tulifäntchen. 1830, komika eposo
  • Der Karneval und die Somnambule. 1830 novelo
  • Alexis – Eine Trilogie. 1832
  • Merlin. Eine Mythe. 1832, 3-akta dramo
  • Die Epigonen. 1836, romano
  • Münchhausen. 1839, romano (Carl Hanser, 1977 ISBN 3-446124-35-7)
  • Memorabilien. 1840–1843
  • Tristan und Isolde. 1841

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La «Epoko»-libroj ekeniras sian duan dekon per tre allogu rakonto de germana aŭtoro el la romantika periodo. Dek-unu numeroj de esperantista libro-serio estas gravaĵo, kaj «The Esperanto Publishing Company» estas entrepreno gratulinda kaj subteninda en sia agado. Ĉar, se por ke lingvoj vivu kaj disfloru estas necese, ke ili sin literature kultivu, por Esperanto tio estis kaj estas ĝis nun nepra kondiĉo.

La karnavalo kaj la somnambulino estas sufice atentoveka rakonto, kiu lerte elvolviĝas. Sed ne nur la intrigo estas interesa; multaj opaj paĝoj elstaras pro aliaj valoraj ecoj. La libreton finas bonhumora rakonteto, Leŭtenanto kaj fraŭlino , de la samaj aŭtoro kaj tradukisto. La traduko estas tre bona, kaj ĝenerale ĝi legiĝas tute sen peno. Tamen, jen kaj jen mi trovis erojn, kiuj al mi restis neklaraj; ekzemple, p. 18a: «La plej groteska (?) sorto devis gvidi min al la palaco de ŝiaj gepatroj; mi vidis ŝin, provis la strekon (?), jen la animstato (?) efektiviĝis». Sur paĝo 33a oni legas la vorton Donkiĥoto; ĉiokaze mi preferus skribi du vortojn: Don Kiĥoto; kaj kiam temus pri la homtipo, ne pri la cervantesa ĉefheroo, unu vorton kun komenca minusklo: donkiĥoto. Sur paĝo 82a troviĝas donĵuano, ĝuste kun minusklo; sed mi preferus, laŭ la ekzemplo donkiĥoto, ortografii ĝin jene: donĥuano; tiel ĝi estus pli konforma al la origina prononco, kaj oni evitus la sonon rezultantan el la kombino —nĵ-, kiu estas ĝis nun fremda al Esperanto kaj ne facile distingebla de —uj— (sinjoro, vinjeto, ktp), tiu —nj- responde similas la hispanan ñ, portugalan nh, francan kaj italan gn , k. t. p. Nu, resume, plaĉaj kovrilo kaj preso —preskaŭ sen eraroj, kiel kutim e ĉe EPC—,

distra kaj agrabla enhavo , lingvo flua, al kiu ne mankas artismo, elinter aliaj bonaj kvalitoj, igas min senhezite rekomendi ĉi tiun libron. J. RÉGULO PÉREZ. Boletín n050 (feb 1953) 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La Karnavalo kaj La Somnambulino, 1952.
  • Harry Maync: Immermann. Der Mann und sein Werk im Rahmen der Zeit- und Literaturgeschichte. Mit einem Bildnis des Dichters. Beck, München 1921
  • Joseph Risse: Karl Lebrecht Immermann, in: Mitteldeutsche Lebensbilder, 1. Band Lebensbilder des 19. Jahrhunderts, Magdeburg 1926, S. 142–152
  • Peter Hasubek: Karl Leberecht Immermann. Ein Dichter zwischen Romantik und Realismus. Böhlau, Köln 1996, ISBN 341217095X
  • Peter Hasubek. Immermann. In: Magdeburger Biographisches Lexikon. Scriptum, Magdeburg 2002, S. 324 f, ISBN 3-933046-49-1
  • Eugen Lennhoff, Oskar Posner, Dieter A. Binder: Internationales Freimaurerlexikon, Überarbeitete und erweiterte Neuauflage der Ausgabe von 1932, München 2003, 951 S., ISBN 3-7766-2161-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]