Carl Heinrich Gentzsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Heinrich Gentzsch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1735 (1735-01-01)
Morto 30-an de novembro 1804 (1804-11-30) (69-jaraĝa)
Okupo
Okupo Kortega ĝardenisto
vdr

Carl Heinrich GENTZSCH (1735–1805) estis kortega ĝardenisto en Vajmaro. Kune kun Johann Wolfgang von Goethe li starigis la t.n. Nadelöhr je Ilm-parko kontraŭe al la loko kie oni trovis la kadavron de la juna pro amĉagreno sinmortiginta kortega damo Christiane Henriette Sophie von Laßberg. Goethe komence volis krei imponan memorlokon por ĝi kio ne realiĝis.

Felsentreppe/roka ŝtuparo aŭ Nadelöhr/kurdiltruo: aranĝo farita de Gentzsch kune kun Goethe en la vajmara Ilm-parko

De fakuloj Gentzsch ne taksatis kreiva kaj novigema pejzaĝarĥitekto havante ampleksam botanikan scion. Pro tio li ja ŝatatis de Goethe. Ekde 1769 Gentzsch laboris en Vajmaro kaj iĝis kortega hortikulturisto en 1781. Ĉe faro de Ilm-parko li ankaŭ tre engaĝiĝis. Li krome realigis la parkon ĉe Kastelo Tiefurt. En 1875 al lia moderigo submetitaj estis - laŭ Effi Biedrzynski - ĉirkaŭ 150 unutagaj laboristoj kaj metiistoj. Li mem devis obei, kiel la du aliaj kortegaj ĝardenistoj Johann Friedrich Reichert kaj Johann Gottlieb Bleidorn al la ĉefinspektisto Friedrich Justin Bertuch. Gentzsch ankaŭ aranĝis la verdigon de la malkonstruita vajmara ĉirkaŭfortikaĵo.

Ankaŭ lia filo Johann Christoph Carl Gentzsch laboris en Vajmaro: liaj taskoj (sekretariaj) estis speciale la observado de enparkaj konstruaĵoj kaj la manaĝeradoj informa kaj disponiga.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Effi Biedrzynski: Goethes Weimar: Das Lexikon der Personen und Schauplätze, Artemis&Winkler Verlag, Mannheim 2010, p. 103-104

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]