Captives

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Captives
filmo
Originala titolo Captives
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1994
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, mallibereja filmo
Kameraado Remi Adefarasin
Reĝisoro(j) Angela Pope
Produktisto(j) David M. Thompson
Scenaro Frank Deasy
Muziko de Colin Towns
Rolantoj Julia Ormond • Tim Roth • Keith Allen • Peter Capaldi • Colin Salmon • Richard Hawley • Mark Strong • Siobhan Redmond • Richard Hawley • Annette Badland • Jeff Nuttall • Kenneth Cope
Produktinta firmao Miramax
IMDb
vdr

Captives estas brita krima drama filmo de 1994 reĝisorita de Angela Pope kaj verkita de Frank Deasy, en kiu stelulas Julia Ormond, Tim Roth kaj Keith Allen. La filmo estis elektita kiel malferma filmo en la fako Veneciaj Noktoj de la Venecia Kinfestivalo de 1994, kaj estis elektita ankaŭ por la Ceremonia Prezentado de la Internacia Kinfestivalo de 1994.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la komenco de la geedzeco kun Simon (Peter Capaldi), dentistino Rachel Clifford (Julia Ormond) eniras en plia laboro per kromga posteno en loka brita prizono. Unu el ŝiaj pacientoj estas Philip (Tim Roth), malliberulo en la fino de dek-jara kondamno pro krimo, kiun li malakceptas konfesi. Ŝi poste renkontas lin surstrate kiam li estis provizore liberigita. Ili amikiĝas, kio finfine rezultas en sekreta amrilato. Tio komplikiĝas kiam Rachel konstatas, ke Philip estis kondamnita pro la murdo de sia edzino.

Alia kolego, Towler (Colin Salmon), vendas drogojn en la prizono. Li malkovras la rilaton de Rachel kaj Philip kaj uzas sian parteron Kenny (Mark Strong) por timigi kaj instigi ŝin al kontrabando de pistolo en la prizonon. Ŝi finfine ne faras tion kaj Philip, konstatante, ke ŝi estas en krizo, malkaŝas ilian rilaton al la aŭtoritatoj por sekurigi ŝian helpon. Kiam Kenny frontas Rachel en vespermanĝo, ŝi uzas la pistolon por pafi lin, kiam la polico alvenas. Sekve, Rachel kapablis pruvi, ke ŝi pafis Kenny memdefende kaj Philip estas transigita al aliaj prizono. Spite al tio, ŝi indikas, ke plaĉas al ŝi pluigi sian rilato kun li.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Julia Ormond kiel Rachel Clifford
  • Tim Roth kiel Philip Chaney
  • Keith Allen kiel Lenny
  • Mark Strong kiel Kenny
  • Siobhan Redmond kiel Sue
  • Peter Capaldi kiel Simon
  • Colin Salmon kiel Towler
  • Richard Hawley kiel Sexton
  • Annette Badland kiel Maggie
  • Jeff Nuttall kiel Harold
  • Kenneth Cope kiel Dro. Hockley
  • Bill Moody kiel Klinikisto
  • Nathan Dambuza kiel Moses
  • Christina Collingridge kiel Katie
  • Victoria Scarborough kiel Dentisto
  • Anthony Kernan kiel "Blackie"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Captives en la angla Vikipedio.