Bulvardo Stefano la 3-a (Kiŝinevo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kiŝineva Bulvardo Stefano la 3-a, aŭgusto 2015

Bulvardo Stefano la 3-a (rumane: Bulevardul Ștefan cel Mare) troviĝas en la centro de Kiŝinevo, Moldavujo kun etendiĝo je la kvartalo Buiucani. Ĝin limigas la placoj Piața Libertății kaj Piața Dimitrie Cantemir. Per longeco de 3,8 kilometroj temas pri la ĉefstrato kiŝineva kun amaso de gravaj konstruaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento la strato nomiĝis Strada Millionnaia, inter la 1840-aj jaroj kaj 1877 la nomo estis Moskovskaja-strato, poste Aleksandrovskaja-strato (1877–1924). Inter 1924 kaj 1944 ĝi nomiĝis laŭ Aleksandro la Bona.

En la jaro 1931-a faritis divido de la tuto: disde la suda placo Piața Libertății ĝis Armenească-strato: tiu ĉi parto komplete nomiĝis tiam Strato de Aleksandro la Bona, dume disde Armenească-strato ĝisfine is la nomo Bulvardo Regele Carol II. Ĝis 1952 la komunista fripono Lenin pretis esti nompatrono ĝis 1952 por strato, poste (ĝis 1990) por bulvardo.

Verŝajne estis tie origine strato sur kiu oni veturis en la direkto de la urbo el rusia armetendaro kiun oni lokiĝis tien en 1789. Ĉar la regimenta lokiĝo poste kvazaŭ servis kiel plano por la aranĝo de postaj kvartaloj de nova urbo kiu en la kuro de la tempo ankaŭ tiujn ĉi lokojn atingis. Multe antaŭ urboplanordono fare de caro Aleksandro la 2-a aperis surloke Teologia seminario (1813), metropolitejo kun Preĝejo Kovrofesto, Armena Kortego (1820-aj jaroj), palacoj kaj urbaj vilaoj (ekz. de la vicguberniestroj Matei Krupensky aŭ de Iordache Vartolomeu), publikaj ĝardenoj (ĝia nuna nomo estas Grădina publică Ștefan cel Mare), bazaro nutraĵa, Urba hospitalo, Soldata hospitalo)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Colesnic, Iurie: Chișinău. Enciclopedie. Kiŝinevo 1997, p. 436-438