El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bukovec.
|
Bukove (ukraine Букове, hungare Fakóbükk) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Vinohradiv.
Bukove situas sur deklivoj.
Ĝis Traktato de Trianon Fakóbükk apartenis al Hungara reĝlando, al Ugocsa, al distrikto de Nagyszőlős, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito Hungario okupis ankaŭ tiun ĉi vilaĝon kaj organizis aŭtonomion de rutenoj. Ekde 1945 Bukove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.