Buenavista (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buenavista
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37789
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 373  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 5° 37′ U (mapo)40.768055555556-5.6111111111111Koordinatoj: 40° 46′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 942 m [+]
Areo 27,04 km² (2 704 ha) [+]
Buenavista (Provinco Salamanko)
Buenavista (Provinco Salamanko)
DEC
Buenavista
Buenavista
Situo de Buenavista
Buenavista (Hispanio)
Buenavista (Hispanio)
DEC
Buenavista
Buenavista
Situo de Buenavista

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buenavista, Salamanca [+]
vdr

Buenavista estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparoj Cuatro Caminos kaj Pantano de Sta. Teresa. Buenavista estas tradukebla etimologie al Bona Vidaĵo. En 1910 la loĝloko ŝanĝis sian tradician nomon Pocilgas (Porkejoj) por la aktuala Buenavista.

Antikva preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Buenavista, Caloco, Coto de Don Luis, Cuatro Calzadas, Los Majadales, Terrados kaj Vaqueril, okupas totalan areon de 27,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 350 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Sed en la komenco de la 21-a jarcento pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj konstruado de novaj domaroj en Cuatro Calzadas la ĝenerala loĝantaro plialtiĝis al denove pli ol 300 loĝantoj kaj Cuatro Calzadas estas multe pli loĝata ol la kerna Buenavista.

Limas kun loĝlokoj norde kun Mozárbez; oriente kun Martinamor kaj Encinas de Arriba; sude kun Sieteiglesias de Tormes kaj Beleña; kaj okcidente kun Monterrubio de la Sierra kaj Morille. Ĝi distas 26 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]