Buell Neidlinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buell Neidlinger
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1936 (1936-03-02)
en Nov-Jorko
Morto 16-an de marto 2018 (2018-03-16) (82-jaraĝa)
en Vidbejo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • konstrabasisto • violonĉelisto • session musician
vdr

Buell Neidlinger (* 2-an de marto 1936 en Westport, Konektikuto,) estas usona kontrabasisto, violonĉelisto kaj altlerneja instruisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Dum sia infaneco Neidlinger ricevis lecionojn pri violonĉelo-ludo. Plenkreskonte li ludis post lecionoj de Walter Page kontrabason en variaj ĵazbandoj, improvizis tamen ankaŭ kun la ĉikaga pianisto Joe Sullivan. Ĉe la Universitato Yale li tenis propran bandon, ludis tamen ankaŭ kun la muzikistoj de Fats Waller, kun Rex Stewart, Vic Dickenson, Coleman Hawkins, Eddie Condon kaj Johnny Windhurst. Ekde 1955 li muzikis kun Herbie Nichols kaj ankaŭ kun Cecil Taylor, kun kiu li en la fruaj 1960-aj jaroj kunverkis en diversaj ensembloj ankaŭ sonregistraĵojn. Krome li kunmuzikis kun Steve Lacy, kun Gil Evans kaj kun Jimmy Giuffre. Gunther Schuller dungis lin por siaj triafluaj produktadoj.

Poste li intense okupiĝis pri la nova sonlingvo de la Nova Muziko (John Cage, Mauricio Kagel, Robert Crumb). Li estis dungita kiel altlerneja instruisto komence ĉe la Konservatorio je Nov-Anglujo, poste ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio. En Los-Anĝeleso li kunverkis sonregistraĵojn kun Jean-Luc Ponty kaj Frank Zappa. Dum la 1970-aj jaroj li estis kontrabasisto de la ĉambrorkestro de Los-Anĝeleso. Krome li fondis kontreo-bandon nome Buellgrass. Poste li produktis aron da ĵazdiskoj, kiuj aperis parte je la diskeldonejo K2B2 fondita de li kune kun tenorsaksofono Marty Krystall. Li ankaŭ surdiskigis kun Anthony Braxton kaj kun Ivo Perelman.

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]