Bronisław Szczepankiewicz
Bronisław Dziryt Szczepankiewicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1843 en Grandpollando, Pollando |
Morto | 31-a de oktobro 1922 en Kalisz, Pollando |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Bronisław Dziryt SZCZEPANKIEWICZ estis pola pioniro de Esperanto, librovendisto kaj socia aganto. Li naskiĝis en 1843 en la regiono Grandpollando kaj en 1869 transloĝiĝis al Kalisz. Lia edzino estis Genowefa el Dąbkowski; la 29-an de oktobro 1869 naskiĝis lia plej aĝa filino Stanisława. En 1878 Szczepankiewicz malfermis librovendejon kun legejo kaj muziknotejo, kiu dum 36 jaroj de sia funkciado estis alte taksata pro diversa temaro kaj alta kvalito[1].
Post longa malsano Szczepankiewicz mortis la 31-an de oktobro 1922.
Esperanto-agado[redakti | redakti fonton]
En 1909 Szczepankiewicz estis elektita kiel prezidanto de la Esperanto-societo Lumo en Kalisz. Membro de UEA kun la numero 16627[2]. Ekde 1920 li estis prezidanto de Pola Esperantista Societo, kiu en 1921 pro multjaraj meritoj nomis lin sia Honora Membro[3].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Biografio de Szczepankiewicz (en la pola). Arkivita el la originalo je 2020-09-19. Alirita 2018-05-03.
- ↑ Informo pri forpaso de Szczepankiewicz, Esperanto 12/1922
- ↑ Informo pri la morto de Szczepankiewicz, Pola Esperantisto 2/1922