Bromokrezola purpuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bromokrezola purpuro
Plata kemia strukturo de la
Bromokrezola purpuro
Tridimensia kemia strukturo de la
Bromokrezola purpuro
Purpuraj kristaloj da bromokrezola purpuro.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Purpuro de bromokrezolo
  • 5,5-dubromo-o-krezolo-sulfonoftaleino
Bromokrezola purpuro
pH malsupre de 5.2 flava
pH supre de 6.8 purpura
Kemia formulo
C21H16Br2O5S
CAS-numero-kodo 115-40-2
ChemSpider kodo 7974
PubChem-kodo 8273
Fizikaj proprecoj
Aspekto purpuraj kristaloj
Odoro senodora[1]
Molmaso 540,22 g mol−1
Denso 1,6509 g/ml
Merck Index 15,1394
Acideco (pKa) 6,3[2]
Ekflama temperaturo 36 °C[3]
Fandpunkto 241,5°C (malkombiniĝas)
Solvebleco malmulte solvebla en akvo (<0,1%), etanolo (80 mg/ml), metanolo 4 mg/ml[4], tre solvebla en alkalaj solvaĵoj.
pH turnopunkto malsupre de 5,2 (flava) kaj supre de 6,8 (purpura) (blua)
Mortiga dozo (LD50) - style="background: yellow; color: black"
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Bromokrezola purpuropurpuro de bromokrezolo, estas pH-indikilo kun kemia formulo C21H16Br2O5S , uzata en laboratorioj por klinikaj analizoj kaj mezuradoj de albumino. La purpuro de bromokrezolo uzatas kune kun etilruĝo kiel indikilo de procezoj en membranoj de kloroplastoj. Kiam asociita al la bromokrezola verdo ĝi uzatas en analizo de veterinaraj medicinaĵoj. En kelkaj situacioj ĝi ankaŭ uzatas por identigo de dermatofitaj bakterioj kaj fungaj infestiĝoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

  • Simile al la bromokrezola verdo, la strukturo de la bromokrezola purpuro modifiĝas kun la pH. Ŝanĝo en la acideco-nivelo kaŭzas devion en la ekvilibro inter du malsamaj strukturoj havantaj malsamajn kolorojn. En preskaŭ neutralaj kaj alkalaj solvaĵoj, la substanco posedas sulfonatan strukturon kiu donas al la solvaĵo la karakterizan purpuran koloron. Tiam kiam la pH malaltiĝas, la purpuro de bromokrezolo konvertiĝas al iu ‘’’sultono’’’[5] koloriganta flave la solvaĵon.

konduto de la bromokrezola purpuro en akva solvaĵo

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Purpuro de bromokrezolo estiĝas per bromigo de la metakrezola sulfonoftaleino.

metakrezola sulfonaftaleino + 2 bromo bromokrezola purpuro + 2 bromida acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fiisher Scientific
  2. Santarosa. Arkivita el la originalo je 2021-04-14. Alirita 2021-08-28.
  3. Chemical Book
  4. Alfa Aesar
  5. Sultono estas estero de la cikla sulfonata acido.