Britio en la Vintra Olimpiko 1936

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britio en la Vintra Olimpiko 1936
Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen
Flagtenanto:  Frederick McEvoy
Sportistoj 38 en 6 fakoj
Medaloj
rango: 7
Oro
1
Arĝento
1
Bronzo
1
Sume
3
vdr

La brita teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen havis 38 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Frederick McEvoy. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon. Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio. La vira teamo de glacihokeo gajnis oran medalon kaj konsistigis preskaŭ duonon de la britaj olimpikistoj; samkiel kvar jarojn antaŭe inter ili elstaris la juna arta sketistino Cecilia Colledge, kiu dum la antaŭa olimpiko partoprenis 11-jara, do nun estis 15-jara kaj akiris arĝentan medalon. Bedaŭrinde la vintraj olimpikoj de 1940 kaj 1944 ne povis okazi pro la Dua Mondmilito, ŝi elstaris en la mondaj ĉampionadoj de 1935 ĝis 1938 kaj la eŭropaj ĉampionadoj de 1936 ĝis 1939, ĉiam per oraj aŭ plej malfavore arĝentaj medaloj, sed neniam havis okazon plian fojon partopreni olimpikon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Cecilia Colledge en 1938, ĵus 18-jara
olimpika afiŝo