Saltu al enhavo

Bradesco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Banco Bradesco
Banco Bradesco
Markemblemo de la banko
bankonegocofinanca instituciopublika kompanio vd
Dum 1943 - nekonata/nuntempe
Jura formo Anonima societo
Fondita 10-a de marto 1943
Fondintoj Amador Aguiar vd
Sidejo Osasco (San-Paŭlo)

 Brazilo

Lando Brazilo
Agokampo financaj servoj
ISIN-kodo BRBBDCACNPR8
Posedataj kompanioj Bradespar • Bradesco Seguros • Q16496458 vd
TTT banco.bradesco
vdr

Bradesco [BraDESku] (la oficiala nomo portugale estas Banco Bradesco S.A.) estas brazila banko konsiderita kiel la privata plej granda banko de la lando. Ĝi estis fondita de Amador Aguiar, sub la nomo Banco Brasileiro de Descontos, la 10-an de marto 1943, en Mariljo, en la interno de la subŝtato San-Paŭlo.

En 1946 ĝia ĉefsidejo estis translokigita al la subŝtata regurbo San-Paŭlo, ĉe la strato Álvares Penteado. En 1951 estante nur 8-jaraĝa Bradesco iĝis la plej granda privata banko en Brazilo kaj en tiu jardeko ĝi decidis konstrui sian novan sidejon en Ozasko. Konstruado de la ĉefsidejo komenciĝis en 1953 kaj daŭris ses jarojn.

En 1956 la fondinto de la banko kreis la fondumon Fundação Bradesco, kun la celo provizi senpagan edukadon al malriĉaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.[1] [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]