Boise (aŭ esperantlingve, Bojsio) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la usonaŝtatoIdaho. Laŭ la popolnombrado de 2000 ĝi havas 185 787 loĝantojn. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de la Kantono Ada. La loĝloko estas konata kiel la "Urbo de Arboj".
Ĝi estas la hejmo de pli ol 600eŭskoj. Eŭskaj festivaloj okazis en la 2000-aj jaroj por celebri eŭskan kulturon.
Boise estis fondita kiel fuorto de la usona armeo en 1863. La celo de la fuorto estis protekti blankulojn, kiuj invadis la teritorion de la Nez Perce post malkovri oron ĉirkaŭ la loko de la nuna urbeto Pierce.
La nomo Boise venas el la franca vorto boisé - prononco [boaZE:] - kiu signifas "lignata" aŭ "arbarata".