Bogajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bogajo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 6° 32′ U (mapo)40.906666666667-6.5308333333333 [+]
Alto 711 m [+]
Areo 32,91 km² (3 291 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bogajo (Provinco Salamanko)
Bogajo (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Bogajo
Bogajo (Hispanio)
Bogajo (Hispanio)
DEC
Situo de Bogajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bogajo [+]
vdr

Bogajo [boGAĥo] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 32,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ornamita fenestro.

Limas kun loĝlokoj Cerralbo, Yecla de Yeltes, Olmedo de Camaces, Villavieja de Yeltes, Fuenteliante. Ĝi distas 84 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis sed ne tro. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]