El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boboviŝĉe (ukraine Бобовище aŭ Бобовіще, hungare Borhalom) estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1360 en slava formo Boboviscse. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. Fine de la 19-a jarcento pro la hungariga politiko la komunumo ricevis hungaran loknomon Borhalom. En 1910 loĝis tie 859 homoj, (825 rutenoj, 25 germanoj, 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Borhalom apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Boboviŝĉe. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.