Blazono de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Blazono de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Blazono de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Uzata ekde: 1973 (modifo en 2008)
vdr

La blazono (aŭ ŝtata emblemo) de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ekvalidis en 1973, du jarojn post la ŝtata fondiĝo. En 2008 ĝi modifiĝis je la nuna variaĵo (ĉi tie la origina variaĵo estas bildigita sube, kiu de 2008 informkeste dekstre). La bildigo similas al la blazonoj aŭ emblemoj de aliaj arabaj ŝtatoj: centra parto de la bildo estas flava (heraldike orkolora) falko. Origine la falko je sia brusto havis ŝildon kun bildo de araba velboato, ĉirkaŭita de ornama ĉeno. La modifita variaĵo de 2008 bildigas la nacian flagon, ĉirkaŭitan de ringo kun sep blankaj (heraldike arĝentaj) steletoj, kiuj evidente reprezentas la unuecon de la sep membraj emirlandoj de la federacio. En siaj ungoj, la falko tenas ruĝan rubandon kun la nomo de la federacio en kufia kaligrafio.

antaŭa blazono de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, valida inter 1973 kaj 2008)