Blazono de Ekvatora Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Ekvatora Gvineo
La blazono de Ekvatora Gvineo
La blazono de Ekvatora Gvineo
Lando:  Ekvatora Gvineo
Uzata ekde: la 21-a de aŭgusto 1979
vdr

La ŝtata blazono de Ekvatora Gvineo (hispane Escudo de Guinea Ecuatorial, france Armoiries de la Guinée équatoriale, portugale Brasão de armas da Guiné Equatorial) estas en uzo ekde la 21-a de aŭgusto 1979.

La blazono montras blankan (heraldike "arĝentan") ŝildon, kiu enhavas kapok-arbo aŭ "silkan kotonarbon". Tio reprezentas la lokon kie la unua traktato estis subskribita inter Portugalio kaj la loka reganto. Super la ŝildo, ekzistas 6 sespintaj steloj, reprezentante la kontinentan parton kaj la kvin ĉefajn insulojn de la ŝtato. Sub la ŝildo estas la nacia moto de Ekvatora Gvineo, Unidad, Paz, Justicia ("Unueco, Paco, Justeco" en la hispana). La moto estis adoptita en 1968. Dum la diktaturo de Francisco Nguema (1972–79) la blazono kaj moto estis ŝanĝitaj, sed la originaj versioj de 1968 estis restarigitaj en 1979.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]