Saltu al enhavo

Blankpluma rokarkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankpluma rokarkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Rokarkolomboj Petrophassa
Specio: Blankpluma rokarkolombo Petrophassa albipennis
Gould, 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankpluma rokarkolombo, Petrophassa albipennis, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto kaj endemio en norda Aŭstralio. Ĝi estas malhelbruna rokarkolombo kun blanka makulo en sia flugilo.[1] Ĝi havas distingajn palajn liniojn tra sia vizaĝo kurbe super kaj sub sia okulo.[2] Ĝi estas specio de rokarkolombo loĝanto trovebla ripoze sur sabloŝtonaj klifoj kaj turoj en Kimberley, OA, kaj oriente de la rivero Victoria de la Norda Teritorio, NT.[2][3] Ĝi estas endemio de Aŭstralio.[4]

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

The birds of Australia (16839236676).jpg
The birds of Australia (16839236676)

Estas du specioj de rokarkolombo en Aŭstralio, la Blankbrusta rokarkolombo kaj la Avelbrusta rokarkolombo. Ilia nomo respegulas sian habitatan specializon por sabloŝtonaj gorĝoj kaj rokaj elstaraĵoj.[1][2]

Petrophassa albipennis estis identigita kaj nomita de John Gould en 1841.[5] La genronomo derivas el vortoj de la greka: nome petros kun la signifo roko (ties preferataj habitatoj) kaj phassa kiel kolombo rezulte en Petrophassa.[5] kaj la specinomo derivas el la Latina albus signife "blankeca" kaj penna signife "plumo" kio kondukas al pennis reference al la granda blanka makulo de la flugilo se etendita.[5]

Du subspecioj estas agnoskataj:

  • P. a. albipennis - Gould, 1841[4][6] kiu troviĝas en Kimberley de Okcidenta Aŭstralio (OA), kaj en nordokcidenta Norda Teritorio (NT) tiom for oriente kiel ĝis supra baseno de la rivero Daly.
  • P. a. boothi - Goodwin, 1969[4] kiu havas limigitan distribudon ĉe la rivero Victoria en la Norda Teritorio.[1][2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Blankpluma rokarkolombo estas granda mez-bruna ĝis ruĝec-bruna kolombo. Ĝi havas flugilojn kiuj estas 122 ĝis 145 mm kaj bekon 11.0 ĝis 14.5 longa. Subspecio albipennis pezas 117 ĝia 156 gramoj dum la pli malgranda subspecio boothi pezas inter 103 kaj 142 gramoj.[2] Ĝi havas blankajn punktojn en sia mentono kaj frunto. La ĉirkaŭokula haŭto estas griza. Kvankam ilia komuna nomo derivas el la blankaj flugilmakuloj videblaj dumfluge; ankaŭ ties vizaĝaj markoj estas distingaj.[1][2] Estas fajnaj, palaj linioj "tra la vizaĝo, el la bazo de la supra makzelo kurbe super ĝis malantaŭokule, kaj el la malsupra makzelo kurbe sube ĝis malantaŭokule kaj kurbe tra la kapoflankoj."[2] p. 296

La nomiga subspecio albipennis, trovebla ĉefe en OA, havas grandajn blankajn flugilmakulojn dum la subspecio boothi, trovebla en la NT, havas pli malgrandajn flugilmakulojn.

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj identigas la konservostatuson de tiu kolombo kiel Malplej Zorgiga (LC)[7] sed konservostatuso en la Norda Teritorio estas listigita kiel Preskaŭ Minacata (NT).[4]

La habitato de tiu kolombo estas rokejoj kaj gorĝoj en kiuj ili facile moviĝas inter rokoj kaj ravinoj.

La difinaj karakteroj de la Blankbrusta rokarkolombo estis por la unua fojo registritaj kiam tipaj specimenoj estis kolektitaj fare de la oficiroj de HMS Beagle kaj detaligitaj en rakonto pri siaj veturoj en Aŭstralion per Beagle fare de ilia komandanto, John Lort Stokes:

Citaĵo
 "(Feb. 11)... Some rather small pigeons (Petrophila albipennis Gould), of a dark brown colour, marked with a white patch on the wings, were seen, and some specimens shot. They made a whirring sound in flight, like the partridge, and appeared to haunt the rocks; a habit which all subsequent observation confirmed." 
— Stokes, 1846: 109-11[8] citita en Parker,1968: 57-58[9]

Ili flugas per la karaktere laŭta flugilfrapado, ofte glitante el alta elstaraĵo al alia. Ili manĝas en la apudaj herbejaj arbaroj sed tuj revenas al siaj elstaraĵoj se estas ĝenataj.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Slater, Peter. (2009) The Slater Field Guide to Australian Birds, 2‑a eldono, London, Sydney, Auckland: Reed New Holland, p. 210–211. ISBN 9781877069635.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Menkhorst, Peter. (2017) The Australian Bird Guide. Clayton, Vic: CSIRO Publishing, p. 296–297. ISBN 978-0643097544.
  3. White-quilled Rock-Pigeon - eBird (angle). Alirita 2020-04-07.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 . Species: Petrophassa albipennis (White-Quilled Rock-Pigeon) (en-AU). Alirita 2020-04-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-04-07. Alirita 2021-02-12.
  5. 5,0 5,1 5,2 Fraser, Ian. (2019) Australian Bird Names: Origins and Meanings. Clayton South, Vic: CSIRO Publishing, p. 31–32, 37. ISBN 9781486311637.
  6. Gould, John. (1848) The Birds of Australia: in seven volumes. Londono: Published by the author.
  7. BirdLife International (2012). “Petrophassa albipennis”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26a de Novembro 2013.. 
  8. Stokes, JL. (1846) Discoveries in Australia: Volume I, p. 109–111.
  9. (1968) “The type-locality of white-quilled rock pigeon, Petrophassa albipennis Gould”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 88, p. 57–58. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Trounsen kaj Trounsen, "Australian Birds: A Concise Photographic Field Guide, Cameron House. ISBN 1-875999-47-7.