Blankbeka korvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankbeka korvo
Blankbeka korvo
Blankbeka korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. woodfordi
Corvus woodfordi
(Ogilvie-Grant, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankbeka korvo (Corvus woodfordi) estas granda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas endemismo de la insuloj Salomonoj.

Ĝi estas mallonga kaj fortika arbarbirdo (40-41 cm longa) kun mallonga kvadrata vosto kaj relative granda kapo kun tre distinga granda kaj subenkurba palebura beko kun pli malhela pinto. La malhelaj nazpartoj en bazo de supra makzelo kvankam ne dikas estas sufiĉe videblaj kontraste kun la helkolora beko. La plumaro estas brilnigra kun verdopurpura nuanco ĉekape kaj purpura brilo en la resto de la korpo. La iriso estas palgriza aŭ blanka ĉe plenkreskuloj kaj la gamboj kaj piedoj estas nigraj.

La voĉo estas priskribita kiel io simila al tiu de la Toresa korako sed pli alttona kaj rapida kiel ia "ao-ao-ao".

Tiu specio estas limigita en la centra parto de la Salomonoj kaj povas troviĝi specife en la insuloj de Choiseul, Isabel kaj Guadalcanal kie ili manĝas en etaj familiaj grupoj tra la arboj manĝante diversajn insektojn kaj fruktojn. Ĝi estas kutime malfacile videbla ĉar ĝi ofte restas bone kaŝita en densa arbarbranĉaro dum manĝo kaj eĉ flugas malalte, ĝuste super la arbarpintoj dum translokiĝoj.

Kiel multaj al tiuj arbarkorvoj, oni scias malmulte aŭ nenion da informo pri la reproduktado de la specio.

Alia[redakti | redakti fonton]

La korveto kiu nestumas surkape de Icuki en OH! de la mangaserio Air Gear estas probable Blankbeka korvo, ĉar la propra OH! asertas, ke ĝi havas blankan bekon dum korvoj havas nigrajn bekojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]