Blanka mensogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blanka mensogo signifas mensogon aŭ intence malveran aserton, per kiu oni ne intencis fari ion malbonan kaj kiun oni uzas por eviti malagrablan situacion.

Blankaj mensogoj estas ankaŭ ofte uzataj por ŝirmi iun de malutila aŭ emocie ĝena vero, precipe kiam ne scii la veron estas tute sendanĝere.

La malo de blanka mensogo povas esti nigra mensogo. Nigra mensogo estas serioza mensogo, kiu povas havi malbonajn rezultojn aŭ celas intencan damaĝon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]