Blahutovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blahutovice
germane Blattendorf
vilaĝo
Kapelo de Vizito de Virgulino Maria, konstruita en la jaro 1922 por honorigi memoron de falintoj en la 1-a mondmilito, renovigita el rimedoj de naskiĝintoj vivantaj en Germanio
Oficiala nomo: Blahutovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Jeseník nad Odrou
Historia regiono Moravio
Montaro Moravia pordego
Domoj 70 2009
Situo Blahutovice
 - koordinatoj 49° 35′ 10″ N 17° 52′ 14″ O / 49.58611 °N, 17.87056 °O / 49.58611; 17.87056 (mapo)
Katastro 5,3 km² (530 ha) Blahutovice
Loĝantaro 177 (2021)
Denseco 33,4 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 741 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Blahutovice
Portalo pri Ĉeĥio

Blahutovice (germane Blattendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Jeseník nad Odrou. Ĝi troviĝas proksimume 4 km sudokcidente de Jeseník nad Odrou. En la jaro 2009 ĉi tie etis registritaj 70 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie vivis 177 loĝantoj.

Blahutovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,3 km².

Planoj por konstrui Nuklean elektrejon Blahutovice[redakti | redakti fonton]

Planoj por konstrui nuklean elektrejon ĉe Blahutovice ekzistas jam ekde la 1970-aj jaroj. La teritorio por la konstruado de la elektrejo estas longtempe blokata en tutrespublika teritoria plano. Oni supozas, ke la konstruado de NE Blahutovice venos en vicon nur post konstruo de NE Temelín kaj NE Dukovany, plej baldaŭ do ĉirkaŭ la jaro 2040. Fukuŝima akcidento devus neniel influi la planojn por la konstruado.[1]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869401
1880381
1890363
1900401
1910430
1921353
JaroLoĝantoj
1930447
1950324
1961339
1970301
1980232
1991173
JaroLoĝantoj
2001164
2011165
2021177

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]