Bizușa-Băi
Bizușa-Băi | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Sălaj | ||
Alinome | Büdöspataka (hungare) | ||
Komunumo | Ileanda | ||
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | ||
Situo | 47° 21′ N, 23° 36′ O (mapo)47.34277777777823.603611111111Koordinatoj: 47° 21′ N, 23° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 229 m | ||
Poŝtkodo | 457192 | ||
Loĝantaro | 77 (en 2011; 79 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 141606 | ||
Bizușa-Băi [bizuŝa bəj] (hungare: Büdöspataka) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Dej. Ĝi estas kuracbanejo. Administre ĝi apartenas al la komunumo Ileanda.
Bizușa-Băi situas ĉe la rivero Someș. La vilaĝon trapasas la nacia vojo DN1C, kiu ligas ĝin al Ileanda; ĝi havas fervojan stacion ĉe la linio inter Dej kaj Jibou.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis unue menciita skribe en 1564. Ĝi estis rumana vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szilágy). Ĝi estis aligita al Perii Vadului.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.