Biterbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biterbuloj
Farĉo de biterbulo

Biterbulo (nederlande bitterbal) estas fritita eta bulforma krokedo kun diametro de 3 ĝis 5 cm. La pezo estas ĉ. 20 gramoj.

Biterbuloj antaŭe estis manĝataj kun bitero, tial la nomo.[1] La rapidmanĝo estas tre populara en Belgio kaj Nederlando. Ankaŭ en Surinamo kaj Indonezio ĝi ankoraŭ estas manĝata. Aliloke ĝi apenaŭ estas konata.

La biterbulo ofte estas servata kun mustardo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bitterbal, etymologiebank.nl, vidita je la 21-a de novembro 2014