Bistra Mureșului

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bistra Mureșului
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Dédabisztra (hungare)
Situo 46° 58′ N, 24° 54′ O (mapo)46.96111111111124.905555555556Koordinatoj: 46° 58′ N, 24° 54′ O (mapo)
Bistra Mureșului (Rumanio)
Bistra Mureșului (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 485 m
Poŝtkodo 547206
Loĝantaro 1,015 (en 2011; 1.128 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 116563
vdr

Bistra Mureșului [bistra mureŝuluj] estas vilaĝo en la rumana distrikto Mureș. Administre ĝi apartenas al la komunumo Deda.

Bistra Mureșului situas ĉe la enfluejo de la rivereto Bistra (Valea Bistrei) en la riveron Mureș. Al Deda ligas ĝin la nacia vojo DN15 kaj la fervojo, ĉe kiu ĝi havas stacion nomatan Deda Bistra.

La unua dokumenta mencio de Bistra Mureșului estas el la jaro 1913.[1]

Proksime de Bistra Mureșului situas la montopinto Scaunul Domnului (seĝo de la sinjoro), ĉirkaŭ 1 380 metrojn alta.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Un secol de istorie locală în imagini (rumane). Muzeul Județean Mureș. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-03-19.