Biri Szondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biri Szondy
Biri Szondy (meze en la suba vico)
Biri Szondy (meze en la suba vico)
Persona informo
Naskonomo Szotyory (Szotyori) Magdolna Borbála
Aliaj nomoj Szondy Biri
Naskiĝo la  25-an de junio 1916(nun 1916-06-25)
en Hungario Békéscsaba (Hungario)
Morto la 3-an de januaro 2010
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Biri Szondy [sondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szondy Biri estis hungara operetokantisto, subreto, primadono. Ŝia nobela antaŭnomo estis aldobolyi, ŝia (prenita) familia nomvarianto estis Szondi, ŝia origina plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Szotyory Magdolna Borbála [sotjori].

Biri Szondy (maldekstre)

Szotyory Magdolna [1] naskiĝis la 25-an de junio 1916 en Békéscsaba, ŝi mortis la 3-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Biri Szondy frekventis gimnazion en Szeged, ŝi komencis dancadi-kantadi en teatro ekde 1936. Post 3 jaroj ŝi jam estis videbla en la ĉefurbo (Teatro Városi (1939), Operetoteatro (Budapeŝto) (1940-1944)). En 1945 la ekzamena komisiono ne permesis la aktoradon por 3 monatoj. En la jaroj 1946 kaj 1947 ŝi apartenis laŭvice al Nacia Teatro (Szeged) kaj Operetoteatro, poste ŝi migris al Kanado. Kelkfoje ŝi ricevis rolojn en Toronto kaj Montrealo. Post jaroj ŝi translokiĝis al Florido. Depost fino de la socialismo ŝi revenis al Hungario.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinfilmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Jöjjön elsején (1940)
  • Kölcsönkért férjek (1941)
  • A láp virága (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.