Bijuesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bijuesca
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50316
Demografio
Loĝantaro 95  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 1° 55′ U (mapo)41.5405092-1.9203562 [+]
Alto 920 m [+]
Areo 57,075342 km² ( 570 7.5 342 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bijuesca (Provinco Zaragozo)
Bijuesca (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Bijuesca
Bijuesca (Hispanio)
Bijuesca (Hispanio)
DEC
Situo de Bijuesca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bijuesca [+]
vdr

Bijuesca [biĤŬESka] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo.

Bijuesca estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Berdejo norde kaj Torrijo de la Cañada sude.

La loĝloko Bijuesca mem estas je 129 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 50 km de Calatayud, je 56 km de Sorio, sur 900 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Numbales, alfluanto de la rivero Jalón.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo kaj kastelo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Calatayud. De tiu epoko estis kastelo sur defendebla kruta roka monteto.

Ĝi estis konstruita en la 14-a jarcento, strategie antaŭ la limo ĉe la teritorio de Sorio, nome en Kastilio. En 1357 Petro la 4-a de Aragono ordonis senloĝigadon kaj fortikigon de la preĝejo. La venontan jaron la fortikaĵo estis konkerita de Petro la 1-a de Kastilio, kaj zorgis ĝin Gómez Carrillo, kiu poste estis ekzekutita pro suspektoj.

Poste ĝi estis rekonkerita fare de Aragono kaj denove perdita en 1362. Kiam oni rekuperis la fortikaĵon, Petro la 4-a ordonis ĝian detruon, kion oni plenumis nur parte.

En la 17-a jarcento oni konstruis la preĝejon sur antaŭa romanika preĝejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bijuesca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 90 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas preĝejo kun romanikaj elementoj, la restaĵoj de la kastelo, kaj apude ermitejo de la Virgulino de la Kastelo, rigardejo, fontano, ponto kaj naturaj lokoj ĉefe Puto Chorros kaj Puto Puntilla.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]