Biharugra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biharugra
vilaĝo en Hungario

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hungario
Poŝtkodo 5538
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 736  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 58′ N, 21° 36′ O (mapo)46.969321.59766Koordinatoj: 46° 58′ N, 21° 36′ O (mapo) [+]
Areo 52,87 km² (5 287 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Biharugra (Hungario)
Biharugra (Hungario)
DEC
Biharugra
Biharugra
Situo de Biharugra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Biharugra [+]
vdr

Biharugra estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Sarkad.

Blazono de Biharugra

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Biharugra situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Rapida Körös, la fervojo kaj Rumanio estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. En la 12-a jarcento monaĥejo formiĝis, kiun la tataroj detruis en 1241. Dum la historio la komunumo apartenis al Bihar, al distrikto de Nagyszalonta. La turkoj denove detruis la vilaĝon en la 16-a jarcento. La kalvinana preĝejo en 1772 (la turo nur en 1801), la paroĥo en 1817 konstruiĝis, kie Petőfi tranoktiĝis en 1849. En 1944 okazis batalo de tankoj en la vilaĝo. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1949 preĝdomo de baptistoj konstruiĝis, en 1951 kolĥozo pri Antaŭen formiĝis.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, poŝto, kulturdomo, biblioteko, apoteko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj estas Bodos kaj Bibarcfalva, Rumanio.