Bhilvara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bhilvara
urbo
Administrado
Poŝtkodo 311001
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 21′ N, 74° 38′ O (mapo)25.3574.633333333333Koordinatoj: 25° 21′ N, 74° 38′ O (mapo) [+]
Alto 421 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Bhilvara (Raĝastano)
Bhilvara (Raĝastano)
DEC
Bhilvara
Bhilvara
Situo de Bhilvara
Bhilvara (Barato)
Bhilvara (Barato)
DEC
Bhilvara
Bhilvara
Situo de Bhilvara

Map

vdr

Bhilvara , laŭ (hindie भीलवाड़ा) estas urbego kaj municipo en Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Bhilvara havis populacion de 465 809 en 2021. La loĝantoj atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1970-aj jaroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bhilvara situas sur malaltaj montoj 421 metrojn super la marnivelo laŭ rivero. Ĉitorgar troviĝas 52, Beavar 90, Bundi 103, Kota (Raĝastano) 124, Udaipur 127, Pali (Raĝastano) 140, Tonk (Raĝastano) 147, Ĝodpur 192, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 210, tutlanda ĉefurbo Delhio 447, Mumbajo 733, Kolkato 1429 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam ekzistis loĝloko dum la mezepoko, templo estis konstruita en la 11-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Bhilvara konsistas precipe el teksaĵoj, pli strikte produkto de pantalonaj ŝtofoj igante la urbegon unu el la plej gravaj tekstilaj centroj en Barato. Bhilvara estas la nura centro en la lando produktanta izolajbrikojn. En la najbareco oni minadas grejsojn, sapŝtonojn, kvarcojn. Lastatempe aperis la ŝtalindustrio.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Bhilvara la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Rajasthani languages.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Bhilvara estas hejmo de universitato kaj kelkaj malgrandaj altlernejoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Bhilvara plejparto de la populacio estas hinduoj (79,5%), krome islamanoj (ĉirkaŭ 14%), ĝajnistoj (5,5%) kaj aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Bhilvara jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 800 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 17-33 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bhilvara havas apartan fervojan linion kun finstacio el Aĝmer. Alvenas ankaŭ 4 ĉefvojoj kaj unu flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Udaipur.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans