Saltu al enhavo

Betonaj bunkroj en Vyškov-regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvatbunkroj apud Ruprechtov

Sistemo de bunkroj, kiuj troviĝas en suda parto de montetaro Drahanská vrchovina en Armea Spaco Březina kaj laŭlonge laŭ municipoj Ruprechtov, Rychtářov, Opatovice kaj Podivice.

En la jaro 1935 estis en la suda parto de montetaro Drahanská vrchovina establita armea ekzerca spaco kun sidejo en Dědice apud Vyškov. En tiu ĉi spaco, kiu etendiĝas sur teritorio de nuna Armea Spaco Březina, estis konstruita granda kvanto de ekzercaj betonaj bunkroj, kiuj servis kiel gvatejoj, kaŝejoj kaj maŝinejoj por tiri de ekzercaj tabulceloj.

Post estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj konkero de la ŝtato fare de nazia Germanio estis la 26-an de marto 1939 la armea spaco transprenita de germanoj kaj alinomita je Truppenübungsplatz Wischau. En la jaro 1940 regna protektoro Konstantin von Neurath eldonis ordonon pri elloĝigo de 33 municipoj de Drahanská vrchovina. Ties celo estis parte dumtempe disvastigi la armean pafekzercejon, sed ĉefe krei germanan koridoron, kiu devis kunigi germanajn insuletojn en Litovel-regiono kaj Olomouc-regiono tra germana insuleto apud Vyškov kun germanaj municipoj en Brno-regiono. En tiel ĉi disvastigita armea spaco estis konstruita plua kvanto de fortikaĵetoj, kiuj servis por tiri ekzerccelojn aŭ kiel gvatejoj. La plej konata kazo estis ekzamenoj en ĉasakirita soveta tanko T-34, kiu estis per trajno transportita ĝis Blansko kaj estis sur ĝi provata pafado en spaco apud Ruprechtov.

Post liberigo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1945 la perforte elloĝigitaj loĝantoj povis reveni reen en siajn hejmojn kaj la armea pafekzercejo revenis rilate al sia areo kaj lokigo en staton antaŭ la jaro 1940. Granda kvanto de betonaj bunkroj, da kiuj estas ĉirkaŭe centoj, restis parto de Armea Spaco Březina kaj ili estas nealireblaj, aliaj bunkroj troviĝantaj apud municipoj Ruprechtov, Rychtářov, Opatovice kaj Podivice estas libere alireblaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]