Benjamin Gedeon
Benjamin Gedeon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | dua duono de 2006 |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Gymnasium Neusiedl |
Okupo | |
Okupo | kantisto • kantaŭtoro • studento |
TTT | |
Retejo | https://www.benjamingedeon.com |
Benjamin Gedeon - naskiĝis en la dua duono de 2006 kaj momente, 17-jara, ankoraŭ lernejano en federacia gimnazio en Neusiedl am See,[1] Aŭstrio - estas juna soloa kantisto kaj kantaŭtoro. Li vaste konatiĝis en centra Eŭropo, kiam la tiam 15-jarulo en la germania programo de la televida junula kantokonkurso Voice Kids en aprilo ĝis majo 2022 konvinkis la publikon per tre plenkreskula, tembra voĉo kune kun memcerta kaj simpatieca sceneja apero de precipe ĵazaj interpretoj de usonaj kanzonoj origine kantitaj per Frank Sinatra.[2] Tamen tio ne estis la unua publika sukceso: jam en julio 2021 li venkis kiel plej bona kantaŭtoro - per kanta kaj piana prezento de memkomponita ĵaza muzikaĵo - en konkurso de junaj ĵazistoj de la federacia lando Burgenlando.[3]. En gazetaraj intervjuoj ankoraŭ konfirmiĝis, ke li kun sia familio vivas en la komunumo Halbturn,[4] hungare Féltorony, en la distrikto Neusiedl am See kaj senpere ĉe la limo inter Aŭstrio kaj Hungario, kaj ke li kontraste al plimulto de katolikaj aŭstroj estas praktikanta luterano.[1] En filmita intervjuo de majo 2024 en retejo de la nacia gazeto Kronen Zeitung li krome prilumas la tute konscian decidon verki siajn kanzonojn en la angla, ne en la gepatra germana lingvo.[5] Kvankam li oficiale ankoraŭ estas gimnaziano, li laŭ la kvanto de scenejaj koncertoj jam konsidereblas profesia muzikisto - krome, kiel kutime en la 2020-aj jaroj, ankaŭ filmetoj de liaj kantaj prezentoj en sociaj retejoj kiel TikTok kaj Instagram kontribuas al la plua konatiĝo.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 prezenta artikolo de majo 2022 pri la tiam 15-jarulo en retejo de la federacia gimnazio en Neusiedl am See (germane)
- ↑ raporto pri la konkurado de Benjamin en la televida junula kantokonkurso Voice Kids en aprilo ĝis majo 2022 en la retejo de la televida kanalo SAT.1 (germane)
- ↑ raporto pri la venko kiel plej bona kantaŭtoro en la landa konkurso de julio 2021 en la retejo meinbezirk.at (germane)
- ↑ artikolo de la 15-a de februaro 2024 en la retejo bvz.at kaj samtage en la presita eldono de la landa gazeto Burgenländische Volkszeitung (germane)
- ↑ filmita intervjuo de la 5-a de majo 2024 en retejo de la nacia gazeto Kronen Zeitung (germane)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (germane kaj angle)
- paĝo en la socia retejo Instagram
- prezento membiografia kaj de memkomponita kanzono de 2023 en retejo de la kantaŭtora konkurso songchallenge.at (germane)