El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benedikivci ukraine Бенедиківці, rutene Бенедикôвцï [benedikovci], ruse Бенедиковцы [benedikovci], slovake Benedikovce, hungare Benedeki) estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Rakoŝino.
Ĝis Traktato de Trianon Benedeki apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Benedikivci/Benedeki. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.