Belvidejo Belvedér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvedér
roka belvidejo
Belvideja teraso Belvedér
Oficiala nomo: Belvedér
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Labská Stráň
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Rivero Elbo
Situo Belvedér
 - alteco 130 m s. m.
 - koordinatoj 50° 50′ 58″ N 14° 13′ 18″ O / 50.84944 °N, 14.22167 °O / 50.84944; 14.22167 (mapo)
Plej facila aliro el Labská Stráň
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rock Belvedér
Portalo pri Ĉeĥio

Belvidejo Belvedér estas reguligita roka teraso kun belvidejo en valon de rivero Elbo. La belvida teraso troviĝas proksimume 130 metroj alte super rivero Elbo ĉe municipo Labská Stráň proksimume 3 km sude de Hřensko en distrikto Děčín. Proksime de la teraso kun la belvideko troviĝas eksa gastejo, hodiaŭ pensiono Belvedér.

Dum jarcentŝanĝo de la 18-a jarcento ĉi tie estis konstruita fare de propumantoj de proksima kastelo en Bynovec sala terrena kun ĝis hodiaŭ konservita blazono de la fondintoj – senjoroj el familio Clary-Aldringen kaj samtempe estis reguligita belvideja teraso. Sur la teraso tiutempe estis aranĝataj ŝatataj muzikaj produktoj. Kun la kastelo en Bynovec la belvidejo estas kunigita ekde la 19-a jarcento per 4 km longa kaleŝa vojo, sur kiu hodiaŭ kondukas ruĝa ruĝa turisma marko turisma marko.

Aliro[redakti | redakti fonton]

  • Aliro por piedirantoj estas ebla sur la ruĝa turisma marko kondukanta en longeco ĉirkaŭ 15 km el Hřensko ĝis Děčín.
  • Motoristoj povas alveturi preskaŭ ĝis la belvidejo al parkumejo ĉe la pensiono Belvedér sur ŝoseo kondukanta el Hřensko tra Janov kaj Arnoltice.
  • Plua ebla aliro por piedirantoj estas de pramejo en Dolní Žleb. Rekte kontraŭ eliro el la pramejo tra ŝoseo kondukas pado, kiu post momento transiros en ja tirisme nemarkita, sed proporcie bone konservita, foje konstruita ŝtona vojo.
  • El Belvedér suben en elban valon kondukas ankaŭ ŝtupoj. Aliro estas al ili markita sub la restoracio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo el belvidejo Belvedér
Panoramo el belvidejo Belvedér