Bazaj Popolaj Kongresoj de Libio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bazaj Popolaj KongresojFundamentaj Popolaj Konsilioj (arabe مؤتمر شعبي أساسي, Mu'tamar ŝa'bi asasi) kadre de la en 2011 forte pribatalata reĝimo de Muamar Kadafi estas la plej malgrandaj registaraj unuoj en Libio. Ili kutime regas ekvivalenton de municipo, kaj tiu geografia subdividaĵo ankaŭ nomatas Baza Popola Kongreso. Laŭ la stato de somero 2011 ekzistas iom pli ol 600 de tiaj Bazaj Popolaj Kongresoj.

La kongreso konsistas el ĉiu plenaĝa civitano de la municipo. Ĝi kunvenas laŭplane trifoje jare, kaj aldone laŭ aparta kunvoko en kazo de neceso. La unua kunveno de la jaro kutime dediĉiĝas al kreo de detala tagordo por la sekvaj du kunvenoj, la dua koncentriĝas pri lokaj politikaj demandoj, kaj la tria pri elekto de postenoj en komitatoj, de aliaj reprezentantoj kaj pri diskuto de la nacia politiko. La ĉiutagan administran laboron plenumas la baza popola komitato nomumita fare de la unuopa kongreso. La pli supra politika nivelo estas la kongresoj de la distriktoj de Libio, kaj plej supre la Ĝenerala Popola Kongreso de Libio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]