Batalo de Odro-Niso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soveta artilerio bombardanta germanajn poziciojn dum la Seelow-Berlin Ofensiva Operaco.

La Batalo de Odro-Niso estas la germana nomo por la dekomenca (operaca) fazo de unu el la lastaj du strategiaj ofensivoj faritaj de la Ruĝa Armeo en la Kampanjo de Central Eŭropo (1a de januaro – 9a de majo 1945) dum la Dua Mondmilito. Ĝia dekomenca trarompa fazo estis luktita dum kvar tagoj, nome el 16a de aprilo ĝis la 19a de aprilo 1945, ene de pli granda kunteksto de la Batalo de Berlino. La sovetaj militplanantoj dividas la frontan kaj pinĉilan fazojn de la operaco, nome Berlina Strategia Ofensiva Operaco en jeno:

Stettin-Rostock Ofensiva Operaco (16a de aprilo 1945 – 8a de majo 1945) fare de la 2a Belorusa Fronto
Seelow-Berlin Ofensiva Operaco (16a de aprilo 1945 – 2a de majo 1945) fare de la 1a Belorusa Fronto
Cottbus-Potsdam Ofensiva Operaco (16a de aprilo 1945 – 2a de majo 1945) fare de la norda flanko kaj la Kavaleria Mekanizita Grupo de la 1a Ukraina Fronto
Spremberg-Torgau Ofensiva Operaco (16a de aprilo 1945 – 5a de majo 1945) fare de la suda flanko de la 1a Ukraina Fronto

La batalo konsistis en forta luktado ĉe la tri Frontoj de la trupoj de la marŝaloj de Sovetunio nome la 2a Belorusa Fronto de Konstantin Rokosovski, la 1a Belorusa Fronto de Georgij Ĵukov kaj la 1a Ukraina Fronto de Ivan Konev, kiuj atakis la defendantan Armegrupon Vistulan de la Wehrmacht komandita de la kolonel-generalo (Generaloberst) Gotthard Heinrici kaj la Armegrupon Centran de la marŝalo Ferdinand Schörner. Alia generala komandanto estis Theodor Busse.

Mortis ĉirkaŭ 24 000 sovetoj kaj ĉirkaŭ 50 000 germanoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beevor, Antony (2002). Berlin: The Downfall 1945. London: Viking-Penguin Books. ISBN 978-0-670-03041-5.
  • Gonĉarov, Vladislav (2007). Битва за Берлин. Завершающее сражение Великой Отечественной войны [Batalo por Berlino: La fina batalo de la Granda Patriota Milito]. Moscow: AST. ISBN 978-5-17-039116-5.
  • Goodenough, Simon (1982). War Maps. Macdonald. ISBN 0-312-85584-2.
  • Hastings, Max (2005). Armageddon: The Battle for Germany, 1944–1945. Vintage. ISBN 978-0-375-71422-1.
  • Isaev, Aleksey (2006). Георгий Жуков: Последний довод короля [Zhukov: The Last Argument of the King] (in Russian). Moscow: Yauza. ISBN 5-699-16564-9.
  • Isaev, Aleksey (2007). Берлин 45-го: Сражения в логове зверя [Berlin of 45: Battles in the Beast's Den] (in Russian). Moscow: Yauza, Eksmo. ISBN 978-5-699-20927-9.
  • Le Tissier, Tony (1996). Zhukov at the Oder. New York: Praeger. ISBN 978-0-275-95230-3.
  • Ziemke, Earl F. (1968). The Battle for Berlin: End of the Third Reich. New York: Ballantine Books. ISBN 0-356-02960-3.