Batalo de Ĉangŝa (1944)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉina Armeo en la batalo.

La kvara batalo de Ĉangŝa (konata ankaŭ kiel Batalo de Ĉangŝa-Hengjang, aŭ Batalo de Hengjang) okazis de majo 1944 al aŭgusto 1944 en la fina parto de la Dua Mondmilito. Tiu batalo estis sukcesa klopodo de japanoj por konkeri la urbon Ĉangŝa, nome ĉefurbo de la provinco Hunano, dum la fina etapo de la Dua japan-ĉina milito (1937-1945). Temis pri la kvara el kvar gravaj konfliktoj inter la Japana imperia armeo kaj la nacia revolucia ĉina armeo por la posedo de tiu urbo. La aliaj bataloj okazis en 1939, 1941 kaj 1942 kaj ĉiuj estis sukcesaj por la ĉinoj. Ĝi enhavis tri apartajn konfliktojn: nome invado de la urbo Ĉangŝa kaj du invadoj de Hengjang.

La japana militistaro transigis la kernon de siaj trupoj el la Japania hejmlando kaj Manĉurio kiel parto de la Operaco "Iĉi-Go" aŭ "Tairiku Dacu Sakusen" kiu iel tradukeblus kiel 'Operaco por Elrompi tra la Kontinento'. Tiu estis klopodo establi surteran kaj fervojan koridorojn inter la japanokupitaj teritorioj de Manĉurio, Norda kaj Centra Ĉinio kaj Koreio kaj tiuj de Sudorienta Azio.

Koordinatoj: 28° 12′ 00″ Nordo 112° 58′ 01″ Oriento / 28.2000 °N, 112.9670 °O / 28.2000; 112.9670 (mapo)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Liu Taiping, 衡陽保衛戰 Defense of Hengyang, Taiwan Elite Publishing House, 2007, (ISBN 978-986-7762-88-7)