Batalo ĉe Chlumec (1813)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo ĉe Chlumec
Konflikto: Napoleonaj Militoj
Alexander Kotzebue: Batalo ĉe Chlumec 1813
batalo
Daŭro: 29-a de aŭgusto30-a de aŭgusto 1813
Loko: Chlumec, Bohemio
Rezulto: Venko de koalicio
Flankoj
Francio Francio Rusio Rusio
Flago de Aŭstra imperio Aŭstrio
Flago de Prusio Prusio
Komandantoj
Francio Generalo Vandamme Rusio Osterman-Tolstoj
Rusio Jermolov
Rusio Barclay de Tolly
Flago de Aŭstra imperio Colloredo-Mansfeld
Flago de Prusio Friedrich Kleist
Forto
30 000 viroj Una tago: 15 000 viroj
Dua tago: 60 000 viroj
Perdoj
11 000 mortintoj ka vunditoj, 10 000 militkaptitoj Rusio 7 000 mortintoj aŭ vunditoj
Flago de Prusio1 500 mortintoj aŭ vunditoj
Flago de Aŭstra imperio 800 mortintoj aŭ vunditoj
vdr

Batalo ĉe Chlumec okazis en la tagoj 29-a kaj 30-a de aŭgusto 1813 ĉe municipoj Chlumec kaj Přestanov en norda Bohemio. Aliancanaj armeoj de Aŭstrio, Prusio kaj Rusio venkis en ĝi la armeon de franca imperiestro Napoleono, al kiu komandis generalo Vandamme.

Batalo[redakti | redakti fonton]

Post malvenko de aliancanaj soldataroj de Aŭstrio, Prusio kaj Rusio fare de Napoleono en Batalo ĉe Dresdeno, al la franca imperiestro aperis ebleco trapenetri en Bohemion. Li do sendis komandanton de la 1-a franca korpuso, generalon D. R. Vandammon kun pli ol 30 000 viroj kun celo persekuti la aliancanan, la tn. Ĉeĥan armeon, konkeri Teplice kaj per tio interrompi ĉefan komunikilon inter Dresdeno kaj Prago.

29-an de aŭgusto 1813[redakti | redakti fonton]

Nokte el la 28-a je la 29-a de aŭgusto 1813 oni batalis en Petrovice, matene la 29-an de aŭgusto ektondris kanonado en Nakléřov kaj ĉe Zadní Telnice. Plua cedo de la aliancanoj tra Chlumec kaj Přestanov signifus riskon de endanĝerigo de la resto de ĉeĥa armeo, kies plimulto estis cedanta tra Kyšperk. Kun tiu ĉi armeo samtempe estis cedantaj eĉ la rusa caro Aleksandro la 1-a kaj la prusia reĝo Frederiko la 3-a. Ilian sekurecon certigis alaincana generalo Osterman-Tolstoj. Tiu ordonis al la taĉmentoj ekokupi pozicion transverse tra ŝoseo el Teplice, proksimume sur linio Unčín, Přestanov, Chabařovice kun antaŭŝovita posteno ĉe Stradov. Ĉar li timis forŝiron de sia maldekstra alo, li oronis defendi tiun ĉi postenon al la 1-a gvardia divizio de generalkolonelo Aleksej Petroviĉ Jermolov. La dekstra alo ne ricevis infanterion nek artilerion, tial ĝi estis plejparte kreita de kavalerio.

La unuaj kunpuŝiĝoj okazis ĉirkaŭ la deka horo ĉe chlumeca tombejo, kiam post abruptaj kunpuŝiĝoj la francoj iom post iom konkeris la tutan municipon kaj precipe strategian monton Horka-n, sur kiu ili poste lokigis sian ĉefan tendon.

En memoriga enskribo de kroniko de Chlumec oni diras: "Ĉiu rapide kuris, por ke li savu, kio ankoraŭ estis savebla. Virinoj kaj infanoj, pezigitaj de la plej diversaj aĵoj, kaj viroj peligantaj brutaron estis fuĝantaj en montarojn, por ke ili kaŝu sin en proksimaj arbaroj..." Dume jam renkontiĝis la antaŭaj francaj soldataroj kun la malantaŭa soldataro de rusoj. Tiuj senespere defendis sin. Vandamme, certa pro sia venko, eĉ ne atendis koncentriĝon de ĉiuj siaj fortoj, kiuj iom post iom alvenadis el la montaroj, kaj elsendis generalon Creuzereon, por ke li konkeru la proksiman Ústí. La duan atakon la francoj komencis ĉirkaŭ la unua horo, ĝi direktis al Stradov kaj iom post iom ili sukcesis dumtage forpuŝi la aliancanojn ĝis dislimejo de municipoj Stradov kaj Přestanov. En abruptaj bataloj falis multe da viroj ambaŭflanke, estis inter ili eĉ generalo Rouse. Ĉirkaŭ la 16-a horo provis parto de la franca kavalerio ĉirkaŭiri la dekstran alon de la aliancanoj, sed tiu ĉi atako estis ĉe Chabařovice repuŝita per bone celata kanonado de rusaj baterioj, kaj helpe de kirasistoj, kiuj alrajdis al la batalejo nur en la paso de la batalo. Proksimume je la 17-a horo la francoj entreprenis en du fortaj sturmkolonoj lastan atakon kontraŭ la posteno de la kontraŭulo. La rusaj rezervoj maldikiĝis je nuraj kelkcentoj da viroj. Perdoj de tiu ĉi tago faris proksimume 12 000 soldatoj (ĉirkaŭ po 6 000 ambaŭflanke). Generalo Osterman-Tolstoj mem suferis gravan vundiĝon, tial gvidadon en pluaj bataloj ekprenis generalo Barclay de Tolly. Antaŭvespere de tiu tago alvenis al Chlumec restoj de la franca korpuso, do la franca generalo ne sekretiĝis pro optimismo kaj li sciigis siajn subulajn oficirojn, ke ĵaŭde la 2-an de septembro, ili jam komune tagmanĝos en Prago. Li nome kalkulis kun alveno de pluaj fortoj frunte kun Napoleono. Sed Napoleonon forte maltrankviligis antaŭenpaŝo de la aliancanaj soldataroj en Brandenburgio kaj Luzacio kaj li konsideris la transŝovon de la ĉefaj fortoj en Bohemion kiel riska. Li do lasis la korpuson de Vandamme al propra sorto. Dumnokte komencis el Ercmontaro eliradi la ĉeĥa armeo, kiu tiel plifortigis la malfortiĝintajn korpusojn kaj povis aktiviĝi en pluaj atakoj. La rusa caro Aleksandro la 1-a mem kaj la prusia reĝo Vilhelmo la 1-a poste observis pluaj pason de la batalo el sekura distanco de monto Doubravská hora ĉe la proksima Teplice. La aŭstria imperiestro Francisko la 1-a estis ankoraŭ pli singardema kaj haltis nur en Louny, kien mesaĝisto alportis al li raportojn pri la okazanta batalo.

30-an de aŭgusto 1813[redakti | redakti fonton]

La sekvantan tagon frumatene ekfuriozis abruptaj bataloj inter defendantoj kaj atakantoj. Dum la dekstra alo de la francoj forpuŝis la rusojn el Stradov kaj atakis kontarŭ muelejo de Klöcker, la situacio sur la maldekstra alo jam de komence evoluis por la francoj malfavore. Valo inter Chabařovice kaj Český Újezd pleniĝis de la rusa leĝera kavalerio. La aŭstria infanteris divizio de generalo Colloredo-Mansfeld malsupreniris el altaĵoj "Na Běhání" kaj per antaŭenpaŝo tra Hrbovice ĝi rapide ekprenis monton Střížovický vrch. Por ke li malebligu ĉirkaŭigon de sia maldekstra alo, devis generalo Vandamme malfortigi mezon de sia posteno ĉe Chlumec. Ĉirkaŭ tagmezo regis en la franca flanko relativa trankvilo. Vandamme senĉese ankoraŭ esperis en alveno de la ĉefa armeo de Napoleono. Sed anstataŭ ĝi en montpasejo Nakléřov aperis prusoj subgvide de generalo Kleist. La francoj tre rapide rekonsciiĝis pro surprizo, kiu estis je neniom pli malgranda ol miro de la prusoj mem. Vandamme decidiĝis lasi surloke ĉiun koĉeristaron kaj artilerion, kiu devis reteni la antaŭenpaŝon de la rusoj kaj aŭstroj, kaj resto de la infanterio kaj kavalerio faris en spaco inter Chlumec kaj Žandov turnon perfrunte malantaŭen, por ke ili trabatu sin tra linioj de la prusaj taĉmentoj. Ilia posteno tiriĝis tranverse tra teplica ŝoseo inter Horní Varvažov kaj montarpiedo de Ercmontaro ĉe domaro Ždírnice. La franca kavalerio sukcesis trabati sin tra la prusaj soldataroj en la montaron, dum kio ilia generalo Kleist mem preskaŭ estis militkaptita. Sed tian feliĉon jam ne havis la franca komandanto Vandamme, kiu estis komune kun pluaj kvar generaloj militkaptita sur la herbejo de Asman en valo Ždírnické údolí super Žandov. La ĉirkaŭigitaj francaj soldataroj poste ekpanikiĝis kaj komencis neorganizite fuĝi.

Dum tiu ĉi batalo estis tute neniigitaj municipoj Chlumec, Stradov, Žandov, Přestanov, Roudné kaj Dolní Varvažov. Mortis ĉirkaŭ 9 300 aliancanoj, plejparte de rusoj, kaj 11 000 francoj, pluaj miloj da soldatoj poste estis vunditaj.

La dua provo pri invado[redakti | redakti fonton]

Sed Napoleono ne intencis repaciĝis kun la malvenko, tial li jam en la tagoj 17-a kaj 18-a de septembro de tiu jaro denove provis trapenetri Bohemion, denove tra Chlumec. Li eksidis en Nakléřov, de kie el loka preĝejo de sankta Jozefo observis provon de siaj korpusoj trapenetri tra montopasejo. Sed dank' al rezisto de la aliancanaj soldataroj gvidataj de generalo Karlo Schwarzenberg, kaj pro ŝlimiĝintaj mopntaraj vojoj li ne sukcesis malsupreniri en valon kaj disvolvi soldatajn vicojn. Tial jam la 18-an de septembro 1813 ordonis retiriĝi. Tiu ĉi tago estas do lasta, kiam la piedo de la fama imperiestro staris sur la teritorio de Bohemio.

Monumentoj de la batalo[redakti | redakti fonton]

Prusa monumento en Varvažov[redakti | redakti fonton]

Busto de Hieronym Colloredo-Mansfeld, detalo de la monumento
Rusia monumento, antaŭaĵo
Rusia monumento, plaketo

Ĝi estas la plej malnova monumento de la batalo entute. Ĝi troviĝas apud ŝoseo ĝis Teplice. La monumento estas finigita per Fera Kruco. La antaŭa muro de obelisko portas skribaĵon Die geffalen Helden ehrt dankbar König und Vaterland. Sie ruhen in Frieden. Kulm am 30. August 1813. (Al la falintaj herooj dediĉas dankema reĝo kaj patrujo. Ripozu en trankvilo. Chlumec la 30-an de aŭgusto 1813). Ĝi estis senvualigita jam la 8-an de septembro 1817 dum ĉeesto de supera nobelaro. Solenan parolon pri ties signifo faris predikisto Eyrlert. Kadron de la soleno akompanis ĉeesto de la partoprenintoj de la batalo, inter kiuj ne mankis generalo Kleist, kiu vokis gloron al la venkintaj regantoj.

Monumento de generalo Colloredo-Mansfeld en Varvažov[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis senvualigita la 17-an de septembro 1825 kaj dediĉita al heroaj faroj de la aŭstra generalo Colloredo-Mansfeld. Sur grandega kelkoble gradigita bazo de obelisko ripozas orizita statuo de leono, super ĝi reliefa busto de la generalo kun militaj honorigoj. Sur supraĵo de la monumento elstaras aŭstra aglo kun laŭrokrono. Preparoj por la konstruado de monumento estis komencita mallongtempe post la morto de generalo. La preparojn faris oficira korpuso de ĉiuj regimentoj tiutempe lokigitaj en Bohemio frunte kun subkolonelo Querlond kaj majoro Spinet. Aŭtoro de la idea propono estis verŝajne subkolonelo Querlond, aŭtoro de statuista ornamaĵaro estas Václav Prachner, la plej signifa skulptisto de la kulmina klasicismo en Bohemio. La unua gardisto de ambaŭ monumentoj en Varvažov estis militista emeritulo Josef Beran. Kiel loĝejo servis por li dometo kontraŭ la aŭstra monumento apud historia gastejo Malnova poŝto.

Rusia monumento en Přestanov[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej belaj monumentoj troviĝas malantaŭ Přestanov apud ŝoseo al Teplice. Meto de la fundamento ŝtono okazis la 28-an de septembro 1835 okaze de renkontiĝo de kontraŭnapoleona koalicio en Teplice dum ĉeesto de rusia caro Nikolao la 1-a, prusia reĝo Vilhelmo la 3-a kaj aŭstria imperistro Ferdinando la 1-a. Ĉe bazo de la estonta monumento staris honora gardistaro de ses veteranoj de rusiaj gvardiaj divizioj. Maldekstre de tiu ĉi bazo elstaris ligna modelo de kontraŭe al ĝi estis konstruita pavilono por solenaj gastoj. Ceremonio komencis post la 9-a horo. Paroladoj borderis soldataj taĉmentoj konsistantaj el ok infanteriaj kaj du kavaliraj centonoj. Kortega konsilanto kaj direktoro de arkitektona lernejo Petr Nobile prezentis al ili planojn de la monumento. Kanceliero Klemens von Metternich tralegis tekston de la fundamenta dokumento kaj post eklezia ceremonio li metis ilin komune kun ceremorigaj moneroj en kavaĵon en la fundamenta ŝtono. La regantoj poste proprameane havigis ĝin per kovra tabulo, dum kio kiel la unua ekprenis masonistan ilaron la prusia reĝo. Fine de la soleno eksonis trifoje pafadoj de la infanteria soldataro kaj artilerio., al kiuj respondis kanonoj en la eksa batalejo ĉe la prusia kaj aŭstria monumento en Varvažov. Arkitektonan parton proponis la jam menciita arkitekto Nobile, reliefajn plastikaĵojn kreis skulptisto Josef Max, kiu ankaŭ elektis kiel artaĵon por la statuo sur la supraĵo kopion de helena diino de venko Niko, mallongtempe antaŭ tio trovita en itala Brescia.

Amasa tombo de 10 000 falintoj en Přestanov[redakti | redakti fonton]

Chlumeca grafo Jozefo Westphalen lasis en la jaro 1835 amasigi korprestaĵojn de la falintaj soldatoj dissemitaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo kaj piete meti ilin en la amsan tombon, ĝuste en Přestanov. Kun la korprestaĵoj de 10 000 falintoj tiel temas fakte pri entute la plej granda amasa tombo sur teritorio de Bohemio. La tombo troviĝas meze de arbareto malantaŭ la rusia monumento. Ĝi konsistas el ŝtonegoj, sur kies supraĵo elstara ŝtona kruco. La hodiaŭa memortabulo portas skribaĵon Ĉi tie kuŝas 10 000 soldatoj falintaj dum batalo ĉe Chlumec kaj Přestanov en la tagoj 29-a - 30-a VIII 1813.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pernes, Jiří; a kol.. (2003) Pod císařským praporem. Historie habsburské armády 1526-1918. Praha: Elka Press. ISBN 80-902745-5-2.
  • Batalo ĉe Chlumec 1813 propagacia materialo de municipo Chlumec

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]