Barcience

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barcience
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45525
Politiko
Urbestro José Manuel Santos Carvallo
Demografio
Loĝantaro 671  (2011)
Loĝdenso 35,35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 4° 14′ U (mapo)39.983055555556-4.2338888888889 [+]
Alto 513 m [+]
Areo 18,98 km² (1 898 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Barcience (Hispanio)
Barcience (Hispanio)
DEC
Situo de Barcience

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Barcience [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Barcience en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Barcience estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Eble la termino "Barcience" estas rilata al "barcinal" aŭ "barcia", kiu signifas grandan pakon el pajlo. Oni indikas ankaŭ ke eble devenas el termino kelta de "barcia".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Barcienzanos. La censita populacio en 2011 estis de 671 loĝantoj kaj la denseco estas de 35,35 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Barcience estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 513 m; je 24 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 18.98 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°58′59″ N 4°14′2″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur valo kie hegemonias ĉirkaŭaj altejoj, en la komarko de Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Novés, Huecas, Rielves, Gerindote kaj Torrijos, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Barcience.

Estas restaĵoj de la neolitiko. Eble keltoj fondis la fruan setliĝon. Poste romianoj romianigis la lokon.

En 1259 ĝi estis domaro de Toledo, kun plantejoj de vitoj. En 1283 oni mencias denove Barcience, kie havis posedaĵojn filo de la fama urbestro de Toledo, Esteban Illán. En la 13a jarcento ĝi estis propraĵo de la superulo de Uclés, de la ordeno de Santiago. La infanto Henriko, superulo de tiu Ordeno, donis tiun vilaĝon en 1421 al Alfonso Tenorio, superulo de Cazorla. Meze de la 15a jarcento, Henriko la 4-a donis al la familio Silva la graflandon Cifuentes kun ties posedaĵoj, inter kiuj Barcience.

Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento, post la Hispana transiro al demokratio estis urbestro de la vilaĝo ĉiam ano de la socialisma partio PSOE.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Barcience, de la 14a jarcento.
  • Domo de Taramona.
  • Preĝejo de Sankta Maria la Blanka.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]