Saltu al enhavo

Banŝaŭmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monica en la banŝaŭmo
Du infanoj en la banŝaŭmo

Banŝaŭmo estas kosmetika produkto. Banŝaŭmo ankaŭ estas uzata por purigi la korpon sed antaŭ ĉio por akiri sapvezikojn en la bankuvo.

La ŝaŭmanta efiko ekestas ĉar en banŝaŭmo estas surfaktanto kiel natria laŭretera sulfato.

La ŝaŭmo zorgas ke la akvo restas pli longe varma. Ĝi ankaŭ estas multuzata en filmoj por nuda-en-bano-scenoj.

Alternativo por banŝaŭmo estas banoleo.