Saltu al enhavo

Bambi II

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bambi II
longa movbilda filmo
Originala titolo Bambi II
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26-a de januaro 2006
Daŭro 72 minutoj
Ĝenro porfamilia filmo, filma dramo
Reĝisoro(j) Brian Pimental
Produktisto(j) Jim Ballantine
Filmita en  Usono
Muziko de Bruce Broughton
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao DisneyToon Studios
Distribuo Walt Disney Pictures
Honorigoj Premio Annie
IMDb
vdr

Bambi II estas usona animacia filmo produktita de DisneyToon Studios kaj publikigita en 2006. La rakonto de la filmo okazas paralele al la originala filmo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo rakontas la historion de Bambi, la cervido, ĉefrolulo de la originala filmo, kiam, post la morto de lia patrino, lia mistera patro la "Granda Princo de la Arbaro" (interpretita de Patrick Stewart), devas zorgi pri li. La Granda Princo nur atendas de Bambi, ke li kondutu digne kaj klopodu iĝi Princo de la Arbaro, sen rimarki ke la juna cervo ankoraŭ suferas pro la perdo de la patrino kaj bezonas lian amon; dume Bambi iom post iom konatiĝas kun sia patro kaj verve deziras esti kiel li, sed sentas sin frustrita kaj forlasita, ne povante egali lin. Bambi kunvenas kun siaj malnovaj amikoj kaj alfrontas plurajn fojojn la minacojn de la arbaro, kies plej danĝera estas la ĉeesto de la homo. Tiel, dum la patro instruas al la filo la vojon por iĝi adolto, la valoron, la filo instruas al la patro la vojon por iĝi vera patro: la amon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefparolantoj[redakti | redakti fonton]

en la origina, anglalingva versio

  • Patrick Stewart : Granda Princo de la Arbaro
  • Alexander Gould : Bambi
  • Keith Ferguson : Friend Owl (la strigo)
  • Brendon Baerg : Frapulo
  • Nicky Jones : Floro
  • Andrea Bowen : Faline
  • Anthony Ghannam : Ronno
  • Makenna Cowgill, Emma Rose Lima, kaj Ariel Winter : fratinoj de Frapulo
  • Brian Pimental : Groundhog / Porcupine (marmoto / histriko)
  • Carolyn Hennesy : Patrino de Bambi
  • Cree Summer : Mina / Mena

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]