Balotkarto
Balotkarto estas karto uzata okaze de baloto. Tiu karto povas esti uzata por kontrolo okaze de tradicia baloto per paperaj balotiloj aŭ de elektronika baloto.
En Francio[redakti | redakti fonton]
En Francio, ĝi certigas la enskribon de balotanto sur la listoj de balotantaro kaj permesas voĉdoni (eĉ se ĝia prezento ne estas deviga okaze de voĉdono)[1].
Ĝis antaŭ 1993, la balotkarto nomiĝis « CARTE D'ÉLECTEUR » (esperante "Karto de balotanto"). Ekde la eŭropaj balotoj de la 12-a de junio 1994, ĝi nomiĝas « CARTE ÉLECTORALE », (esperante "balotkarto") iuj reprezentantinoj de feminismaj movadoj estis postulintaj « CARTE D'ÉLECTRICE » (esperante "karto de balotantino") por la virinoj kaj la administracio preferis tiun kompromison, malpli kostan ol du malsamaj kartoj, al konsilo de Franca Akademio[2].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La balotkartoj - La oficiala TTT-ejo de la minsiterio pri enlandaj kaj transmaraj aferoj kaj pri teritoriaj kolektivumoj. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2014-04-01.
- ↑ Inigo de nomoj / Opinio de Franca Akademio