Bakháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bakháza estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Nagyatád.

Kirko kaj kampanilo en Bakháza

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Bakháza situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Nagyatád troviĝas 17, Barcs 22, Kadarkút 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1453 laŭ tiama ortografio "Bakhaza". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post la refondiĝo la komunumo apartenis al Rinyaújnép, nur en 1913 ĝi iĝis municipo. Post la 1-a mondmilito oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj. En 1952 kolĥozo formiĝis. La lernejo funkciis ĝis 1963. Vilaĝservoj (escepte la municipan administradon) ne funkcias en Bakháza, krome migra poŝto servas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [1]
  • http/maps.google.com
  • www.iranymagyarorszag.hu
  • www.gyaloglo.hu