3 kuracfontojn oni profitis dum la bronzepoko, poste romianoj feriis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1455 en formo Tercha. En 1620 oni konstruis trinkejon por la fontoj, post 1 jaro la banejo, ekde 1796 la restoracio ekfunkciis. Tarcsafürdő iĝis impona kuracloko en la 19-a jarcento, ties domegoj detruiĝis en 1945, poste ili renoviĝis. En 1910 loĝis en Tarcsafürdő 448 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 la kuracloko apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Nazia Germanio).