Babolsar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Babolsar
urbo de Irano
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59 966  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 36° 42′ N, 52° 39′ O (mapo)36.69916666666752.65Koordinatoj: 36° 42′ N, 52° 39′ O (mapo) [+]
Alto −21 m [+]
Horzono Irana Norma Horzono [+]
Babolsar (Irano)
Babolsar (Irano)
DEC
Babolsar
Babolsar
Situo de Babolsar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Babolsar [+]
vdr

Babolsar (perse بابلسر ĝis 1930 - Mashhad-Ser) estas grandurbo en norda Irano, en la provinco Mazandarano. Ĝi situas ĉ. 20 km norde de Bābol kaj ĉirkaŭita de rizkampoj. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la urbo evoluis al grava banloko.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo, kutime estis nomita "Meşhed-i Ser" (la vojo al Maŝhado) estis ŝanĝita al "Babulser" en 1927, ĉar ĝi situis sur la vojo al Maŝhado. Iuj homoj opinias, ke la plej malnova nomo estis Mashhad Sabz, kio signifas Mashhad verda.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu urbo situas en modera, mezvarma regiono. Kun averaĝa jara temperaturo de 17,5 celsiusgradoj, averaĝa jarpluvo de 889 mm kaj averaĝa humido de 82%, ĉi tiu areo estas konsiderata unu el la plej agrablaj areoj en la landp.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Babolsar kalkulas ĉirkaŭ 75 761 loĝantojn (2016)[1]. Situante ĉe la suda marbordo de la lago Kaspio, ĉe la enfluejo de la rivero Babol.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Perdinte sian statuson kiel grava komerca haveno en la mezo de la 20-a jarcento, Babolsar ŝanĝis sian ekonomion al turismo kaj hodiaŭ ĝi estas unu el la plej popularaj feriaj lokoj en la nordo de Irano , precipe por turistoj el Teherano.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Babolsar estas turisma feriejo. La rivero fluanta tra la urbo kaj proksimeco al la maro kreas bonegajn kondiĉojn por la disvolviĝo de turismo. Ĉe la pinto de la turisma sezono, la loĝantaro de la urbo pliiĝas plurfoje. Ĉefe la marborda parko Mahale Mirod (perse:کهنه محله میرودo) alllogas multajn turistojn. La urbo estas ankaŭ populara pro multaj hoteloj kaj vilaoj same kiel la urbeton Darya Kenar, situanta je 5 kilometroj ekster Babolsar, kie multaj irananoj ferias.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Balbolser okazis la 10-a Irana Esperanto-kongreso inter la 27-a kaj 30-a aprilo 2023[2].

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima flughaveno al la urbo estas Dasht-e Naz proksime de Sari (proksimume 50 km oriente). La plej proksima stacidomo situas en Ĥaemŝahr proksimume 30 km sudoriente kaj ligas Mazandaran kun Gorgan en la oriento kaj Garmsar en la sudo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Universitato de Mazandaran

En Babolsar la ĉefaj fakultatoj de la universitato de Mazandaran, fondita en 1358 en kunlaboro de la Universitato Harvard.

Lernejo Narjes Babolsar, kiu situas el la tempo de la unua Pahlavi-epoko, estas nacia monumento.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "2016 Iran Census", arkivita de la originalo, la 14-an de marto 2017.
  2. (eo) 10-a Irana Esperanto-Kongreso