Béla Németh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NÉMETH Béla (pro. ne:met) estis hungara okulkuracisto, universitata profesoro naskita en Nagybánya la 26-an de januaro 1916 kaj mortinta en Budapeŝto la 28-an de aprilo 1988.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Németh diplomitiĝis en la universitato Pázmány Péter de Budapeŝto en 1941. Inter 1941-53 li estis praktikanto, asistanto, adjunkto de la Kliniko 2-a de Oftalmologio. En jaroj 1951-63 apudlabore li estis ĉefkuracisto pri oftalmologio de la kabineto de kuracisto de Centra Ŝtata Malsanulejo, inter 1960-1970 de la Malsanulejo Semmelweis, inter 1963-66 samtempe ĝia direktoro kaj en jaroj 1967-70 direktoro ĉefkuracisto de la Centra Ŝtata Malsanulejo. De 1970 ĝis 1984 direktoro de la Kliniko 2-a de Oftalmologio, universitata profesoro de Universitato pri Medicino Semmelweis. Inter 1950-56 li estis ĉefsekretario de Magyar Szemorvos Társaság. En 1972 li estis ĉefsekretario de kongreso de oftalmologio de Eŭropo en Budapeŝto.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Meritkuracisto-1953, eminenta kuracisto-1966, ano de Franca Asocio de Oftamologio-1964, memormedalo Semmelweis-1976.

Fonto[redakti | redakti fonton]