Béla Martos
Béla Martos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1920 en Budapeŝto |
Morto | 16-an de decembro 2007 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | matematikisto ekonomikisto |
Béla Martos [martoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Martos Béla estis hungara matematikisto.
Béla Martos [1] naskiĝis la 13-an de marto 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 16-an de decembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Martos abiturientis en 1938, poste li lernis por esti elektristo - ŝajnas, li estis judo - li ne rajtis lerni en universitato. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, poste li plulernis en Scienca Universitato de Szeged. Liaj profesoroj estis ekzemple Alfréd Rényi, László Kalmár, Lipót Fejér, Pál Turán. Dum la studentaj jaroj li aliĝis al la komunistoj. Post la matematika diplomo en 1949 li laboris en la ŝtata administrado. Ekde 1962 ĝis la emeritiĝo en 1990 li laboris en ekonomia instituto. En la jaroj 1966 kaj 1967 li plulernis helpe de stipendio en Usono, en 1969 kaj 1980 li estis gastoprofesoro en Usono. Inter 1969 kaj 1990 li ĉefredaktoro de matematika-ekonomia revuo. En 1970 li kandidatiĝis.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- [2] Arkivigite je 2016-02-22 per la retarkivo Wayback Machine hungare