Béla Dalos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Dalos [daloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dalos Béla estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj. Lia origina familia nomo estis Deutsch.

Béla Dalos [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de januaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Dalos akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1932, krome jam ekde 1927 li helpis laboron de la medicina katedro samloke. Post siaj studoj li laboris en hospitalo por judoj ĝis 1943. Post la 2-a mondmilito li atingis la rangon ĉefkuracisto, ekde 1950 li laboris en la tutlanda sangoprovizejo. En 1957 li frekventis medicinan kurson en Moskvo, poste li okupiĝis pri la medicina radiado. En 1968 li kandidatiĝis, en 1972 li pensiuliĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Über die angebliche Herabset¬zung der Sauerstoffbindungsfähigkeit des Hämoglobins im Blute ihrer Mitz beraubter Tiere (1933)
  • Néhány adat a myeloma kórtanához (1946)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.