Béla Bodonyi
Béla Bodonyi | |
---|---|
Béla Bodonyi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Fleischer Béla |
Naskiĝo | la 1-an de oktobro 1884 en Csonoplya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 3-an de decembro 1971 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Béla Bodonyi [bodonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodonyi Béla estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Fleischer [flejŝer] ĝis 1904.
Béla Bodonyi[1][2] naskiĝis la 1-an de oktobro 1884 en Csonoplya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ĉonoplja en Serbio), li mortis la 3-an de decembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Bodonyi lernis en Pécs kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1906. Li komencis sian aktoran karieron en teatra trupo de József Nádassy en Sopron (1907-1911), poste li apartenis al alia trupo en Pécs, pli poste al Albert Kövessy, fine al Géza Sebestyén (aktoro). Inter 1920–1925 li estis teatrestro de unuigitaj teatrejoj Sopron–Győr-Szombathely, poste li forlasis la profesion. Tamen inter 1952-1962 kaj 1968-1971 li estis aktoro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li edziĝis en 1911.
Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: La venecia komercisto - Shylock
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer
- József Katona: Bánk bán - Tiborc
- Viktor Rákosi: Elnémult harangok - Todorescu
Liaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Az utolsó bohém (1913) - riĉulo
- A csúnya fiú (1918)
- A tanítónő (1945)
- Katonazene (1961)
- Földindulás (televizia filmo, 1970)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)