Aviadilumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aviadilumistoj fotas Ilioshin Il-96 ĉe internacia flughaveno Domodedovo
Aviadilumistoj fortantaj ĉe aerspektaklo en Danio en 2014

Aviadilumo estas libertempa agado kiu inkluzivas observi, foti kaj registri la vostajn nombrojn de aviadiloj, inkluzive de aeroplanoj, glisaviadiloj, balonoj, aerŝipoj, helikopteroj kaj etaj aviadiloj.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Aviadil-entuziasmuloj kutimis rigardi aeroplanojn kaj aliajn aviadilojn ekde kiam ili estis inventitaj. Aviadilumo estis establita kiel ŝatokupo je la fino de la 20-a jarcento.

Dum kaj post la Dua Mondmilito, dum la Malvarma Milito, estis ŝtatoj kiuj instigis siajn civitanojn fari observadojn pri aviadiloj kiel parto de civila defendo, pro kialoj de publika sekureco. En Britio, funkciis aranĝo de aviadilumo pri civilaj aviadiloj nomita la "Reĝa aviadiluma korpuso" kiu funkciigis de 1925 ĝis 1995. Tiakadre oni publikigis revuon kun profesiaj terminoj rilataj al aviadiloj, kiuj estas uzataj de aviadilumisto ĝis hodiaŭ.

La evoluo de teknologio pavimis la vojon al progresintaj observadmetodoj, inkluzive de la uzo de radioj kaj pintnivelaj ciferecaj fotiloj. Retejoj kiel ekzemple FlightAware estis lanĉitaj sur la Interreto, permesante al aviadilumistoj spuri kaj lokalizi specifajn aviadilojn de ĉirkaŭ la mondo. Kromaj retejoj, kiel ekzemple Airliners.net, permesas al aviadilumistoj alŝuti bildojn de aviadiloj kaj vidi bildojn de aliaj.

Teknikoj[redakti | redakti fonton]

Aviadilumistoj tipe identigas kelkajn ecojn kiuj estas karakterizaj por malsamaj aviadiloj, inkluzive de la sekvaj ecoj:

  • la grandeco de la aviadilo
  • aviadila rapido
  • motoroj: Kiom da motoroj havas la aviadilo, kiaj estas la tipoj de motoroj kaj kie ili troviĝas
  • unika kaj tiel identigita motora bruo
  • la nombro da fumvojoj kiujn la aviadilo produktas
  • ĉu ĝi estas biplano aŭ alia tipo de aviadilo
  • la pozicio de la flugiloj relative al la fuzelaĝo kaj la mezuro al kiu ili estas klinitaj reen
  • loko de la vosto de la aviadilo kaj ĝia formo
  • loko de la pilotejo
  • specialaj koloroj
  • karakterizaĵoj de ekflugo kaj surteriĝo de aviadiloj
  • speciala ekipaĵo instalita sur la fuzelaĝo.

Ĉi tiuj trajtoj kune ebligas la identigon de aviadiloj. Spertaj aviadilumistoj konas la aviadilon en malsamaj flughavenoj kaj siaj flugmanieroj.

Plej multaj aviadiloj transdonas radarajn signalojn kaj ankaŭ transdonas datumojn de loko al tergloba navigada satelita sistemo. Estas aviadilumistoj, kiuj uzas komputilan programaron, kiu kaptas ĉi tiujn dissendojn kaj montras la lokon de la diversaj aviadiloj en reala tempo.

Registrante la observojn[redakti | redakti fonton]

Koloraj aviadiloj estas precipe ŝatataj al aviadilumistoj. Foto: Boeing 747-400 de la malajzia flugkompanio.

Aviadilumistoj notas en sia spuraĵoj la modelon de la aviadilo kaj ankaŭ specialajn signojn kiel la ŝtata flago, la aviadkompania emblemo aŭ alia insigno. Krom observoj, estas aviadilumistoj, kiuj aŭskultas la reton de fluginspektistoj kaj estas en kontakto kun aliaj aviadilumistoj, kiuj helpas ilin identigi la aviadilon.

Entuziasmaj aviadilumistoj volonte veturus longdistancojn por viziti diversajn flughavenojn, vidi nekutimajn aviadilojn, aŭ rigardi deproksime malnoviĝintajn aviadilojn. Plejofte ili provos atingi aerspektaklojn kaj specialajn eventojn, kie vi povas travojaĝi flughavenojn kaj aerarmeajn bazojn tra la mondo, kiuj kutime estas fermitaj al la ĝenerala publiko.

En la pasinteco, broŝuroj estis publikigitaj listigante aviadilojn kaj disdonitaj por la uzo de aviadilumistoj, kiuj markus la aviadilon kiun ili lokalizis. Ekde la disvolviĝo de la TTT sekvado estas farita per komputila programaro kaj interretaj datumbazoj.

Juraj implicoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu ŝatokupo havas vastajn jurajn sekvojn. En novembro 2001, 14 aviadilaviadilumistoj, plejparte britaj, estis arestitaj en Grekio kaj akuzitaj je kontraŭleĝa informkolektado. Ili estis kondamnitaj al prizontempoj de unu ĝis tri jaroj, sed apelaciis la juĝon kaj estis liberigitaj post pluraj monatoj.

Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, kelkaj aviadilumistoj raportis pri aviadilajn aktivecojn fare de la CIA dum kiuj kontraŭleĝaj batalantoj estis prenitaj por pridemandado en Usono. Aviadilumistoj raportis ĉi tiun agadon al la amaskomunikilaro, kaj kiel rezulto de la raportoj, kelkaj esploroj estis malfermitaj en la usona spionkomunumo.

En februaro 2015, tri britaj aviadilaviadilumistoj estis arestitaj en Dubajo post fotado kaj registrado de datumoj proksime de Flughaveno Fuĵajro [1]

Batalo kontraŭ terorismo[redakti | redakti fonton]

Aviadilumistoj en la UR estas aligitaj kun organizo kiu kunlaboras kun la polico en la batalo kontraŭ terorismo. Aviadilumistoj estis petitaj raporti suspektindan aeragadon al polico. La kunlaboro kreskis antaŭ kaj dum la Somera Olimpiko 2012 en Londono.

Simila kunlaboro estis forĝita en O'Hare Flughaveno en Ĉikago, inter sekurecaj aŭtoritatoj kaj loka observa organizo. La Ilinojsa policejo emisiis specialajn atestilojn al membroj de la organizo kiuj permesas al ili alproksimiĝi al la barilo ĉirkaŭ la flughaveno por observadceloj kaj raporti suspektindajn agadojn. Membroj de la organizo renkontas regule kun FBI-agentoj kaj aliaj sekurecaj oficistoj kaj ricevas ĝisdatigojn kaj informkunvenojn de ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.independent.co.uk/news/world/middle-east/three-british-planespotters-arrested-in-uae-for-breaching-national-security-10081470.html