Ausejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ausejo
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26513
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 795  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 2° 10′ U (mapo)42.345277777778-2.1694444444444Koordinatoj: 42° 21′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 560 m [+]
Areo 56,58 km² (5 658 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ausejo (Provinco Rioĥo)
Ausejo (Provinco Rioĥo)
DEC
Ausejo
Ausejo
Situo de Ausejo
Ausejo (Hispanio)
Ausejo (Hispanio)
DEC
Ausejo
Ausejo
Situo de Ausejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ausejo [+]
vdr

Ausejo [aŭSEĥo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo.

La municipa teritorio de Ausejo, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas en la malsupra parto de la nomita Valo de Ocón je 30 km de la rioĥa ĉefurbo.

La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-259. Laŭ tiu, Ausejo estas oriente de Galilea, Corera kaj El Redal. Aliflanke laŭ la regiona ŝoseo LR-232 Ausejo estas komunikebla oriente kun El Villar de Arnedo kaj Calahorra kaj nordokcidente kun la aŭtovojo AP-68 kaj Alcanadre; krome laŭ la regiona ŝoseo LR-259 nordoriente kun la aŭtovojo AP-68 kaj Logronjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Ermitejo.

Ausejo estis menciita laŭ la nomo Ousegio en la jaro 1173 en dokumento de la grafo don Gonzalo Rodriguez de Lara al lia edzino doña Estefania. Alia dokumento kiu samem menciis temas pri la arbitrado fare de Henriko la 2-a de Anglio por solvi la militojn inter la reĝoj de Navaro kaj Kastilio por la posedo de Rioĥo. La protokolo ordonis la redonon de jenaj lokoj: Logronjo, Navarrete, Entrena, Ausejo kaj Autol. Sed ĉiuokaze la kastilia reĝo kampanjis por kapti la areon. Novaj konfliktoj kun la navara reĝo Sanĉo la 7-a rezultis en Oktobro 1207 en nova traktato en Guadalajara, kaj ĉiu monarko donis po tri kastelojn garantie: nome Irurita, Inzura kaj San Adrián fare de Navaro kaj Clavijo, Jubera kaj Ausejo fare de Kastilio.

La 29an de Oktobro 1385, Juan Ramírez de Arellano, Senjoro de Kameroj, faris en Soria sian testamenton, kaj lasis al sia nepo Ausejo kun Alcanadre, Murillo de Río Leza kaj kelkajn lokojn de Navaro, kaj ekde tiam Ausejo apartenis al Senjorlando de la grafoj de Murillo.

En la unua duono de la 19-a jarcento, oni finmalmuntis la kastelon – tialo de tiom da disputo, kaj jam iom ruinigita - por ripari la preĝejon, damaĝita de tertremo en Rioĥo – kaj ĉefe en Arnedillo - la 18an de Marto 1817.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Ausejo, kie oni malaltiĝis el 1 600 loĝantoj ĝis nunaj 780.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejoj, ruinoj de la kastelo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]