Asocio por Esperanto
Asocio por Esperanto - france Association pour l'Espéranto - estas la kupola Esperanto-asocio de Valonio (regiona ŝtato en Belgio). Kune kun Flandra Esperanto-Ligo ĝi konsistigas la ĉefe surpaperan organizaĵon Belga Esperanto-Federacio, la Landa Asocio de UEA en Belgio, fondita en 1962, ĉar UEA ne rekonas la du naciajn Esperanto-organizaĵojn en Flandrio kaj Valonio. La valona asocio havas sian sidejon en la urbo Charleroi kaj kvarfoje jare eldonas la bultenon Espéranto en marche / Inter ni.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- asocia retejo
- adresaj datumoj en la retejo de UEA Arkivigite je 2012-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
|